Internacia Konferenco por la Ekvilibro de la Mondo en Havano
Havano, jan 29 (RHK) La Plenuma Sekretario de ALBA-TCP, Jorge Arreaza, sendis salutojn per Telegramo al partoprenantoj kaj organizantoj de la VI Internacia Konferenco pri la Ekvilibro de la Mondo okazanta en Kubo.
En sia mesaĝo li esprimas, ke en la aranĝo, omaĝante la Apostolon José Martí, ĉeestas pensuloj, intelektuloj kaj aktivuloj el 98 landoj, proponante eblojn por pli justa kaj humana mondo.
La interkonsiliĝoj de la brazila Frei Betto estas ĉiam plenaj de lumoj kaj optimismo por fari kolektivajn agojn kaj rektigi la mondon, ŝanĝante la sistemon, laŭdis Arreaza.
De ALBA-TCP ni gratulas al la organizantoj de tiel inda kaj utila renkontiĝo de ideoj kaj luktoj, konkludas la mesaĝo.
Fonto: MInrex