Foto: @DiazCanelB
Havano, jan 30 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, renkontiĝis ĉi-merkredon kun reprezentantoj de sociaj organizaĵoj, politikaj gvidantoj kaj intelektuloj, kadre de la VI-a Internacia Konferenco por la Ekvilibro de la Mondo, kiu kunvenas en ĉi tiu ĉefurbo.
La eminentulo havis koran renkontiĝon kun la plenuma sekretario de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Komerca Interkonsento (ALBA-TCP), Jorge Arreaza, kun kiu li traktis la laborprioritojn de tiu organizo por 2025.
En lia raporto en X-reto, Díaz-Canel detaligis ke li ankaŭ renkontiĝis kun la argentina intelektulo Atilio Borón; la reprezentanto de la japana organizo Soka Gakkai, Yoshiyuki Nagaoka, kaj la fakulo de la Homaj Rajtoj-Konsilio, George Katrougalos.
Li emfazis, ke dum la dialogoj li dankis la eminentajn vizitantojn pro ilia ĉeesto kaj valora kontribuo al la Martí-forumo.
Same, li parolis kun iama gujana prezidento Donald Ramotar; kun la prezidanto de la Komunista Partio de Hispanio, José Luis Centella, kaj la ĝenerala sekretario de la Belga Laborista Partio, Peter Mertens.
Pli ol 600 delegitoj el 98 landoj kaj 400 kubanoj ĉeestas la internacian konferencon, ciferoj, kiuj firmigas la forumon kiel unu el la plej grandaj kaj plej reprezentaj tiaspecaj en la mondo, laŭ la organizantoj.
Fonto: PL