Foto: Luis Jiménez
Havano, jan 31 (RHK) La nova internacia sistemo, seksaj defioj, paco kaj demokratio koncentriĝos hodiaŭ pri la analizo de la lasta tago de la VI Internacia Konferenco Por la Ekvilibro de la Mondo, kiu okazas en Kubo.
Aliaj temoj inkluzivitaj en la programo estas homo kaj lia rilato kun naturo, kulturo por la bono de la homaro, sanstrategioj kaj preventado, kaj ankaŭ estos momento dediĉita al subteno de la kontraŭkolonia lukto de la popolo de Porto-Riko.
Ĉi-vendrede daŭros ankaŭ en la Kongresa Palaco de la ĉefurbo la sesioj de la Internacia Renkontiĝo de Marti-katedroj, la Monda Kongreso de Poetoj por Paco en Defendo de Vivo kaj la Parlamenta Forumo por Paco kaj Demokratio.
La argentina esploristo Atilio Borón faros la ĉefprelegon «La transiro finiĝis. Notoj pri la distingaj trajtoj de la nova internacia sistemo.
Dume, la ĝenerala sekretario de la Belga Laborista Partio, Peter Mertens, parolos pri "Ribelo, la laborista klaso kaj la perspektivo de la socialismo". Kiel batali imperiismon en 2025Same, la prezidanto de la Komunista Partio de Hispanio, Jozefo Ludoviko Centella, enprofundiĝos pri kiel "Plifortigi multflankan tempojn de Trump kiel prezidento de Usono".
Kadre de la Junulara Forumo, "Kun Ĉiuj kaj Por la Bono de Ĉiuj", delegitoj kompromitis daŭre antaŭenigi amasan solidarecon kun la palestina popolo en sociaj retoj kaj en publikaj spacoj, postuli ĉesigon de la genocido kaj defendi la legitiman rajton havi sendependan kaj suverenan Ŝtaton.
La VI-a Konferenco, dediĉita al dialogo inter civilizacioj kaj kulturo de paco, havas la partoprenon de pli ol mil delegitoj el preskaŭ cent landoj.
Fonto: PL