
Foto: Luis Jiménez. ACN
Havano, feb 4 (RHK) Por daŭrigi kun la efektiva starigo de la Leĝo pri Socia Komunikado, la Instituto pri Informado kaj Socia Komunikado (ICS) okazigis sian jaran laborkunvenon por 2024 kun ĉeesto de la ĉefministro Manuel Marrero Cruz.
Kvin el la 11 finitaj indikoj rilataj al edukado kaj aŭdvida produktado estis komentitaj. Krome, estis emfazita la firmiĝo de rilatoj kun organizoj de socia komunikado.
El la antaŭa periodo elstaris la kreado de la Landa Marka Konsilio kaj la cifereca transformo, uzante Artefaritan Inteligentecon en Kuba Radio kaj Televido en produktivaj procezoj kun virtualaj prezentistoj.
Noya Martínez menciis ke "Socia Komunikado estas kolono de Registara administrado dum Marrero Cruz emfazis la gravecon de la Komunikada Leĝo en la Interreta epoko kaj la defiojn kiujn ĝi alfrontas.
La registarestro emfazis la kontribuon de la ICS por trovi solvojn al problemoj en ĉiu socia sektoro. Celoj estis fiksitaj por taksi la Socian Komunikad-politikon kaj agadplano estis proponita por plifortigi reguligan administradon. Oni ankaŭ laboras pri la ICS Cifereca Transforma Strategio.
Fonto: ACN