Novaj gardantoj de sekureco kaj kontrolo ĉe la landlimo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-06 07:49:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, feb 6 (RHK) Sekureco kaj kontrolo ĉe la landlimo, neevitebla misio de la Ĝenerala Dogano de la Respubliko (AGR), havas, ekde hieraŭ, novajn garantiantojn: 173 gejunuloj el la kvina diplomiĝo de la Programo de Supera Teknika Trejnado en Dogano, vizaĝ-al-vizaĝa kategorio, kiuj ricevis siajn diplomojn ĝuste kiam la 62-a datreveno de la Socialisma Dogano.

En la memorceremonio, prezidita de la membro de la Politika Buroo kaj Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, estis elstarigita la decida rolo de la doganistoj en la gardado de la lando, precipe en la nuna kunteksto, markita de senprecedenca streĉiĝo de la blokado, kaj de pliiĝo de la agresemo de la usona registaro kontraŭ Kubo.

Kun la Revolucio triumfis la principoj de suvereneco, lojaleco, firmeco... kaj estas tiuj samaj principoj, kiujn vi defendas de viaj laboroj, antaŭ ĉiu perfektigita provo ĉirkaŭiri niajn limojn, diris Marrero Cruz, rekonante unu el la fortoj de la Dogano: ĝiaj junuloj, multaj el ili virinoj.

Li petis la diplomiĝintojn "tre bone prepariĝi kaj daŭre plibonigi sin" por alfronti novajn defiojn, por povi apliki sciencon kaj novigon en la plibonigo de metodoj, en la firmiĝo de konfrontiĝo, kaj en la solvo de problemoj.

"Dum pli ol ses jardekoj, la laboro de la Socialisma Dogano ne nur garantias sekurecon kaj kontrolon ĉe la landlimo, sed kontribuis al la bonfarto de la nacio, faciligante komercan interŝanĝon kaj protektante niajn rimedojn," ripetis la estro de la AGR, Nelson Cordovés Reyes, en letero adresita al laboristoj kaj studentoj, kiu estis legita tiutage.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up