![](/articles/cropped/wRMW-93236113-izty-4196272-cuba-congreso-pedagogia-2025-1.png)
Havano, feb 10 (RHK) La XIX-a Internacia Pedagogia Kongreso 2025 inaŭguriĝos hodiaŭ en la Havana Kongresejo por debati ĝis la 13-a de februaro pri edukado, scienco kaj novigo por daŭripova homa disvolviĝo.
La evento kunvenigos instruistojn, profesorojn, edukistojn, esploristojn kaj gvidantojn de la sektoro en 21 landoj de Latin-Ameriko kaj Karibio, Afriko, Eŭropo, Azio kaj Usono, certigis ĝiaj organizantoj al la gazetaro.
Kunvokita ĉiun duan jaron de la Kuba Ministerio pri Edukado, kun la sponsorado de regionaj kaj internaciaj organizaĵoj en tiu kampo, Pedagogio 2025 antaŭenigas unuecon inter tiuj profesiuloj kaj la kunordigon de tutmondaj politikoj por atingi kvalitan edukadon.
Dum la laborkunsidoj, estos prezentitaj rezultoj de scienca esplorado en la kampo, bonaj praktikoj en la akademia areo, la cifereca kulturo de studentoj kaj aliroj de Artefarita Intelekto aplikitaj al la sektoro.
Okazos ankaŭ debatoj pri inkluziva pedagogio en la trejnado de profesiuloj, latinamerika eduka penso, la rolo de ĝiaj instruaj organizaĵoj, edukado por tutmonda civitaneco, kulturo de paco kaj daŭripova evoluo.
La Kongreso gastigos unuafoje la Kvaran Forumon de Entreprenistoj kaj Gvidantoj en Produktoj kaj Servoj por Edukado kaj Foiron.
Fonto: PL