Unesko rekonis la kontribuon de la eduka sistemo kuba al paco kaj daŭripova evoluo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-11 08:25:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 11 (RHK) La ĝenerala vicdirektoro de Unesko pri Edukado, Stefanía Giannini, rekonis la kontribuon de la kuba eduka sistemo al paco kaj daŭripova evoluo, kaj dankis la insulon pro hodiaŭ kundividado de sia pedagogia sperto.

En videomesaĝo publikigita antaŭtage dum la malfermo de la XIX Internacia Kongreso de Pedagogio 2025, la reprezentanto de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura (Unesko), emfazis la valoron de ĉi tiu evento por skizi strategiojn en la eduka kampo.

Ŝi  ankaŭ asertis, ke edukado "estas la plej potenca ilo por justeco kaj paco" kaj en tiu kampo la kariba insulo montras subtenon por egaleco, inkludo kaj internacia kunlaboro.

Laŭ Giannini, Unesko disponigas informojn kaj scion, kiuj permesas al nacioj efektivigi la UN-Agendon 2030 pri edukaj, inkluzivaj kaj rezistemaj sistemoj, kiuj kontribuas al la antaŭenigo de daŭra paco.

Antaŭtage, en la Havana Kongresa Palaco, la ministro pri edukado de Kubo, Naima Trujillo, emfazis la strategian gravecon de ĉi tiu sektoro por daŭripova disvolviĝo, kun justeco kaj socia inkludo.

La ministrino instigis la ĉeestantojn plifortigi sindevontigon kaj agadon por "daŭrigi kaj perfektigi edukajn sistemojn por la bono de nunaj kaj estontaj generacioj", bazitaj sur "scio kaj disvolviĝo de kvalitoj, valoroj kaj kapabloj de subjektoj", kiu determinas la evoluon de lando.

En ĉi tiu kunteksto, ŝi emfazis la penadon kaj sindediĉon de kubaj instruistoj, kiuj malgraŭ la komplekseco de la kariba nacio, defendas altajn normojn de sia eduka sistemo, universala kaj senpaga por ĉiuj kaj en ĉiuj etapoj de la vivo.

La eduka sperto de la insulo havas la apogon de dekmiloj da homoj, kiuj en 30 landoj alfabetiĝis per la instrumetodo "Mi ja povas" kiel esprimo de la solidareca alvokiĝo de la Kuba Revolucio, diris la ministrino.

Ĉe la fino de la malferma ceremonio, prezidento Díaz-Canel travojaĝis  ekspoziciejojn pri la rezultoj de eduka laboro en la provincoj kaj la ligo kun rilataj kompanioj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up