Celebras Kubo 95-a datrevenon de la vjetnama komunista partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-13 09:40:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, feb 13 (RHK) La amikeco inter Kubo kaj Vjetnamio estas ekzemplo de admiro kaj reciproka korinklino, kiu kunigas la du naciojn.

Ĉi-merkrede oni festis la 95-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Vjetnamio en la Palaco de la Revolucio. La ceremonion prezidis Miguel Díaz-Canel Bermúdez kaj aliaj altrangaj kubaj oficistoj.

La ambasadoro de Vjetnamio, Le Quang Long, emfazis la fieron esti en Kubo por memorfesti ĉi tiun datrevenon.

Laŭ li, la evento recenzas la heroan historion de la Komunista Partio kaj honoras ĝiajn kontribuojn al la vjetnama revolucio.

Long emfazis, ke la festo montras la solidarecon kaj amikecon inter ambaŭ komunistaj partioj kaj reliefigas la specialan rilaton inter la du landoj. La fondo de la partio, sub la gvidado de Ho Chi Minh, markis sukceson en nacia evoluo.

Nome de Kubo, la membro de la Politika Buroo, Roberto Morales Ojeda, diris, el la Salono Portocarrero: "Hodiaŭ ni kunvenas por festi transcendan mejloŝtonon en la historio de la batalo por justeco, libereco kaj suvereneco de la popolo: la 95-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Vjetnamio".


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up