
Foto: Cubaperiodistas
Havano, feb 15 (RHK) En kunteksto de malkaŝoj pri sekretaj operacioj de la Agentejo por Internacia Evoluo (USAID), Kubo memoras ĉi-sabaton la 127-an datrevenon de la eksplodigo de la ŝirmita ŝipo Majno en Havana Golfeto.
La batalŝipo de la usona armeo alvenis al Havano la 25-an de januaro 1898 por rutina vizito, kaj tagojn poste, en la nokto de la 15-an de februaro, detonacio prenis duonon de la ŝipo el la akvo, kiu finis sinki kaj mortigi pli ol duonon de la skipo.
Historiistoj konsentas, ke la eksplodo estis la usona preteksto por enmiksiĝi en la sendependecmiliton kontraŭ Hispanio, kiu finiĝis per armea interveno kaj la starigo de Respubliko submetita al la interesoj de la najbara lando.
Lastatempe, la kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, asertis, ke USAID fariĝis ilo de malstabiligo kontraŭ la kariba insulo.
Pri la kosto de kontraŭleĝaj agoj kontraŭ la Kuba Revolucio, la kanceliero klarigis, ke inter 1998 kaj 2006, USAID asignis pli ol 66 milionojn da dolaroj por 142 projektoj kaj agadoj kontraŭ la Kuba Revolucio.
La kariba insulo multfoje denuncis la uzadon de organizoj prezentitaj kiel humanitaraj aŭ defendantoj de demokratio, kiel fasadoj por subfosi sociojn kaj pretekstojn por interveni en iliaj internaj aferoj.
Tiu registara agentejo pridubita hodiaŭ de la administrado de la respublikano Donald Trump, memorigas al kubanoj, ke komplotoj tiel sinistraj kiel tiu en Majno ĉiam elkoviĝas en Vaŝingtono.