En bona civitano estas gloro bone agi

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-17 08:43:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, feb 17 (RHK) Pletoro da herooj prilumas nian historion, ĉiuj kun valoregaj meritoj kaj firmaj principoj. Inter ili elstaras Juan Almeida Bosque, naskiĝinta en Havano la 17-an de februaro 1927, kiu dediĉis sian vivon al justaj aferoj kaj suferis diskriminacion.

Lia heredaĵo ĉeestas en ŝlosilaj momentoj de la Revolucio kaj en la defendo de socialismo.

Sed Almeida estas, antaŭ ĉio, en la koro de sia urbo de "nigruloj kaj blankuloj tenantaj manoj (...) de frateco, de nigruloj kaj malriĉuloj renaskiĝintaj, kun blankuloj kaj riĉuloj egaligitaj"; tiu, kiu lin honoras kaj supozas, ke sur ĉi tiu tero ne estas ebla kapitulaco.

Tiu urbeto, kiu memoras lin ĉe la anguloj konversaciante afable, maltrankviligita kaj okupita de la plej diversaj situacioj; en tiaj momentoj li kapablis krei belajn kanzonojn kiel tiuj nomataj  La Lupe, Ĉi tiu longa vojo, Pli bone fini, Revenu baldaŭ aŭ ajna alia el liaj 300 muzikaj komponaĵoj, metante lin en honora loko.

Almeida estas sur monteto  La Esperanza, gvidante siajn kunbatalantojn; tie oni omaĝos lin hodiaŭ.

Li ankaŭ testamentis al ni, kiel nediskutebla premiso, sian prudentan konsilon "al tiuj, kiuj havas la devon doni kontinuecon al nia procezo", memorante "kiel eterna batalanto, penson de la kuba generalo mambisa Antonio Maceo: mi volas havi la gloron esti kontribuinta al la bono kaj sendependeco de Kubo, kaj porti, kun fiero, la titolon de bona civitano, kiu donas brilon kaj grandecon kiam akirita senmakulo".


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up