Kubo kaj Singapuro pretas kreskigi interŝanĝon ekonomian

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-17 09:08:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, feb 17 (RHK) La eksteraferaj ministroj de Kubo kaj Singapuro, Bruno Rodríguez kaj Vivian Balakrishnan, parolis pri sia intereso pri pliigo de ekonomia interŝanĝo en diversaj sektoroj.

Rodríguez emfazis la gravecon de ilia renkontiĝo kaj la volon de ambaŭ landoj plifortigi siajn rilatojn.

Balakrishnan, kiu vizitis Kubon en aprilo 2023, rimarkis la partoprenon de singapuraj kompanioj en ŝlosilaj sektoroj en Kubo, kiel havenoj kaj turismo.

La kuba ministro alvenis al Singapuro el Malajzio, kiel parto de itinero tra Azio, kiu finiĝos la 21-an de februaro en Laoso.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up