Fruktodona renkontiĝo Kubo-Vjetnama

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-18 17:37:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @BrunoRguezP

Havano, feb 18 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, okazigis kunvenon, kiun li priskribis kiel fruktodona kun la vjetnama registarestro, Pham Minh Chinh,  post  hodiaŭa alveno al Hanojo en oficiala vizito.

Ni konsentas pri la progreso farita en ekonomi-komercaj ligoj, investo kaj kunlaboro en multoblaj areoj, precipe la produktado kaj liverado de rizo, energio, agrikulturo kaj bioteknologio, skribis la kuba ministro en la reto X.

Minh Chinh, siaflanke, diris, ke la reta versio de VTV televido, alte laŭdis la pozitivan disvolviĝon de la ekzempla Vjetnama-Kuba rilato kaj asertis sian deziron daŭre ĝin profundigi kaj fari ĝin pli praktika kaj efika.

La vjetnama ĉefministro ankaŭ sugestis, ke ambaŭ partioj pliigu la interŝanĝon de delegacioj je ĉiuj niveloj kaj proksime kunordigu la efektivigon de la interkonsentoj atingitaj dum la ŝtata vizito al Kubo de la Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio (PCV) kaj Prezidento, To Lam, en septembro 2024.

Samtempe, diris la fonto, li urĝigis prioritati kunlaboron en nutraĵproduktado, renovigebla energio, bioteknologio kaj sanservo, kaj kunordigi la efektivigon de la agadoj de la "Jaro de Amikeco Vjetnamio - Kubo" por festi la 65-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj.

La du flankoj ankaŭ konsentis efike efektivigi rimedojn por antaŭenigi ekonomiajn, komercajn kaj investajn rilatojn, kaj multajn aliajn kunlaborojn, konforme al la speciala politika rilato inter la du landoj, li aldonis.

Siaflanke la novaĵagentejo VNA publikigis en sia anglalingva portalo fotogalerion, kiu enhavas momentojn de la renkontiĝo inter Rodríguez Parrilla kaj Minh Chinh.

Tuj poste okazos oficialaj interparoloj kun lia vjetnama ekvivalento, Bui Thanh Son, kiu estos sekvata de ĝentilecaj intervjuoj kun la prezidanto de la nacio, Luong Cuong, kaj kun la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio (CPV), To Lam.

Fine Rodríguez Parrilla kunvenos kun membroj de la kuba diplomatia misio en Vjetnamio.

La oficiala vizito de la kuba ministro pri eksteraj aferoj estas parto de turneo, kiu antaŭe kondukis lin al Malajzio kaj Singapuro kaj kiu finiĝos la 21-an en Laoso.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up