
Foto: 5 Septiembre
Cienfuegos, feb 19 (RHK) La prezidento de Kubo kaj Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, rekomencis hodiaŭ en Cienfuegos siajn vojaĝojn tra la teritorioj de la lando.
Lia unua halto, de intensa tago, estis en la ĉefurbo municipo kie la prezidento interŝanĝis kun la produktaj bazoj kaj la loĝantaro, akompanita de Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Partio kaj Sekretario de Organizo.
Morales raportis per sia konto en X, ke dum la turneo de la provinco de Cienfuegos ili vizitas du el ĝiaj municipoj.
"Ni revenas al la renkontiĝo kun la popolo, kio montras, ke ekzistas multe da kialoj por leviĝi kaj daŭrigi la konstruadon de ĉiam pli justa socio kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj", li skribis en la socia reto.
La unua halto estis ĉe la Termoelektra Centralo Carlos Manuel de Céspedes, unu el la ĉefaj generaj blokoj en la lando, kiu multe laboras por rehabiliti du el siaj unuoj.
Díaz-Canel aprezis la riparadon de la turbino de la Termoelektra Centralo de Cienfuegos kaj interŝanĝis kun manaĝeroj kaj laboristoj de la planto.
Dum sia turneo, la kuba prezidento kaj la akompananta delegitaro alvenis al la CPA Mártires de Barbados, situanta en Rancho Luna, kie li parolis kun ĝiaj laboristoj kaj demandis pri la diversaj rikoltoj, kiuj tie estas rikoltitaj.
Ĝi estas ento kiu estis referenco en nutraĵproduktado por la municipo de Cienfuegos, sed suferis gravan difekton en siaj produktivaj indikiloj kaj hodiaŭ ili luktas por reakiri ilin.
La kuba prezidento alvokis ilin labori por venki perdojn kaj registri bonajn rezultojn, kiuj kontribuas al pliigo de provizoj al la loĝantaro.
Fonto: Diversaj