Malkaŝitas miliona eluzo da dolaroj de USAID kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-20 14:57:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, feb 19 (RHK) La kuba registaro  elmontris datumojn, kiuj malkaŝas planojn de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID) por renversi la Revolucion sur la insulo.

La kanceliero, Bruno Rodríguez, skribis en la socia reto X, ke USAID investis pli ol 120 milionojn da dolaroj por subfosi la konstitucian ordon en Kubo.

Li ankaŭ asertis, ke estas nekutime, ke oficiala disvolva agentejo uzas monon por subteni ŝanĝon de registaro kaj riĉigi tiujn, kiuj vidas komercon en la sufero de la kuba popolo.

La administracio de Respublikisto Donald Trump ĉesigis la normalan funkciadon de tiu registara agentejo, igante ĝin subigita al la Ŝtata Departemento, dum submetante ĝin al revizio pri la uzo de ĝiaj financaj rimedoj.

Laŭ la ĵurnalo Granma, dum fiskaj jaroj 2023 kaj 2024, ĉi tiu usona federacia organizo elpagis proksimume 1,7 miliardojn da dolaroj nur en Latin-Ameriko kaj Karibio.

Surbaze de datumoj malkaŝitaj de la eksterlanda helpo retejo, la gazeto deklaras ke multaj el tiuj financo estis asignita al ne-humanitaraj celoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up