Kuba ŝtatestro honordistingas elstarajn sciencistojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-21 08:28:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@PresidenciaCuba

Havano, feb 21 (RHK) Dudek ok kubaj sciencistoj kaj esploristoj estis premiitaj ĉi-ĵaŭde kun la Ordeno Carlos J. Finlay, en ceremonio gvidita de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, en la Palaco de la Revolucio.

La premiitoj, apartenantaj al la Medicinaj Sciencoj, Bioteknologio kaj la sistemo de la Ministerio de Scienco, Teknologio kaj Medio, ricevis ankaŭ la distingojn de la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, kaj de la ĝenerala sekretario de la Kuba Laborista Sindikato, Ulises Guilarte.

En la nomo de la agnoskitaj, la doktoro pri Biologiaj Sciencoj, Santiago Dueñas rekoniis la elstaran sciencan tradicion de Kubo kaj la grandajn kontribuojn de la sektoro al la sano de la homoj kaj la bonfarto de la nacio.

La rekono, kiu estas donita al ni hodiaŭ, estas la rezulto de kolektiva laboro, la dediĉo de esploristoj kaj profesiuloj el malsamaj scifakoj, kiuj evoluas daŭripove kaj senlace kun scienca kaj noviga aliro. Tial, ĝi estas omaĝo al scienco kaj al la kuba popolo kiel tuto,” Dueñas emfazis.

La Ordeno Carlos J. Finlay estas aljuĝita al kubaj kaj eksterlandaj civitanoj, en rekono de iliaj eksterordinaraj meritoj kaj valoraj kontribuoj al la evoluo de naturaj kaj sociaj sciencoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up