
Foto: Arkivo
Havano, feb 24 (RHK) La ribelo de la fortoj de la Liberiga Armeo en la Oriento kaj la cetera Kubo, antaŭ hodiaŭ 130 jaroj, komencis la Necesan Militon, organizitan de la Nacia Heroo José Martí.
La antaŭa milito, finita en 1878 post 10 jaroj da bataloj, ne atingis siajn emancipajn celojn, kiuj motivigis la preparon de Martí el ekzilo, kiel Delegito de la Kuba Revolucia Partio, al nova milita klopodo por atingi liberecon kaj suverenecon de la insulo.
Por atingi siajn sendependeccelojn, Martí apogis sin sur la plej elstaraj figuroj de la antaŭa heroaĵo kaj sukcesis strukturi movadon, kiu respondis al liaj ordonoj, en la kunteksto de revolucia situacio fariĝanta, esprimita en la akriĝo de la ĉefa kolonio-metropola kontraŭdiro.
Pluraj sociaj kaj politikaj kondiĉoj kaŭzis la konflikton: la kuba ekonomio ankoraŭ estis en krizo, la hispana politiko de altaj impostoj daŭris, kaj Usono iĝis la ekonomia metropolo, kiu esprimis sian intereson pri politika teritoria dominado, inter aliaj.
Malgraŭ la ofero de la kubaj patriotoj, la usona interveno ĉe la fino de la milito (1898) sabotis la sendependeccelon kaj lasis Kubon submetita al la politika kaj ekonomia dominado de Vaŝingtono, kiu trudis kvazaŭrespublikon.
Jardekojn poste, la Necesa Milito servis kiel inspiro por la batalantoj de la heroaĵo gvidita de Fidel Castro, kiu atingis la definitivan sendependecon de la insulo kun la triumfo de la Revolucio la 1-an de januaro 1959.
Fonto: PL