Kubo ĉeestas la funebraĵon ŝtatan de Sam Nujoma

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-28 12:51:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Funebra ceremonio de Sam Nujoma

Havano, feb 28 (RHK) Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la Nacia Asembleo de la Popola Povo kaj de la Ŝtata Konsilantaro de Kubo, gvidas la altnivelan delegacion de la insulo, kiu partoprenas en la Ŝtata Funebro de Sam Nujoma, Fondinto kaj unua prezidento de la Respubliko Namibio.

En la Stadiono de Sendependenco en Windhoek, kie okazas la Memorservo, Esteban Lazo salutis la namibian prezidenton, Nangolo Mbumba, kaj transdonis al li la kondolencon de la armegeneralo Raúl Castro kaj Miguel Díaz-Canel, kuba ŝtatestro.

La ĉefaj aŭtoritatoj de la insulo bedaŭris la fizikan foriron de Sam Nujoma kaj elvokis lian specialan korinklinon al Kubo kaj subtenon al la Revolucio, same kiel lian agnoskon de la graveco de la plej granda el Antiloj en la luktoj por la liberigo de Afriko kaj la fino de rasapartismo.

Nujoma, ornamita en 1991 kun la plej alta distingo donita de la Kuba Ŝtato, la Ordeno José Martí, ankaŭ subtenis proksiman amikecon kun la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz kaj kun la armegeneralo Raúl Castro Ruz.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up