Ĉeestis kuba ŝtatestro la ferman kulturvesperon de la Festivalo del´ Habano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-01 08:35:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Omara García Mederos, ACN

Havano, mar 1 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, ĉeestis al la fermfesto de la XXV Habano Festivalo, kun sidejo en Pabexpo, en la okcidento de ĉi tiu ĉefurbo.

Manuel Marrero Cruz, membro de la Politika Buroo de la PCC kaj ĉefministro, kaj aliaj gvidantoj ankaŭ partoprenis.

Ĉi-okaze oni omaĝas la cigarmarkon Behike, el Cohíba, unu el la plej ekskluzivaj en la dosiero de la miksa kompanio Habanos S.A.

Maritza Carrillo González kaj Luis Sánchez-Harguindey, kunprezidantoj de ĉi tiu korporacio, bonveninte la partoprenantojn vespere, rememoris, ke la prestiĝa evento estis dediĉita al la 150-a datreveno de la emblema marko Romeo y Julieta.

Ili precizigis, ke dum la festivalo, kun intensa programo de agadoj, "ni esploris la kulturon de tabako kaj lanĉis novajn produktojn por ŝatantoj", krom danki la kamparanojn, sponsorojn kaj diversajn entojn pro ilia subteno en la sukcesa realigo de la evento.

En la eldono de 2024, nur la vendo de la ok humidoroj aŭkciitaj generis rekordon de 17,8 milionoj da eŭroj, kiam en 2023 estis 11,22 milionoj da eŭroj, kio reasertas la prestiĝon, kiun la tradicia aranĝo ĉiam pli akiras. La mongajnoj ĉiam estas destinitaj al la kuba sanservo.

Dum la fina vespero, la 2024-aj Habanos-Premioj estis rekonitaj tiuj, kiuj grave kontribuis rilate produktadon, merkatadon kaj komunikadon al la milion-dolaraj vendoj de altkvalitaj cigaroj tutmonde.

Ankaŭ en ĉi tiu XXVa eldono estis atingita la plej granda partopreno en Habana festivalo, kun pli ol tri mil komercistoj, specialistoj, distribuistoj kaj produktantoj el 110 nacioj ĉeestantaj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up