
Foto: Granma
Havano, mar 1 (RHK) Konforme al la plano, ĉi-28an de februaro oni oficiale inaŭguris la fotovolta sunparko Alcalde Mayor, la dua el la 92, kiujn la lando havos en sia energitransira procezo
La unua vicĉefministro Ramiro Valdéz, komandanto de la Revolucio, ĉeestis la ceremonion kaj kune kun Vicente de la O Levy, Ministro pri Energio kaj Minoj, ili rekonis elstarajn grupojn kaj individuojn en la konstruivaj agoj, kiuj inkludis la partoprenon de pli ol duonmilo da laboristoj el 25 ŝtataj kaj neŝtataj entoj.
La parko Alcalde Mayor, situanta en la municipo Abreus, kaj kun 21,87 megavatoj (MW) de potenco, estis starigita en tre kompleksa nacia kaj internacia kunteksto, sub konstanta financa persekutado kaj la imperiisma blokado, kiu celas sufoki la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la lando, diris Armando Carranza Valladares, gvidanto de la komunista partio en la provinco.
La konstruado de enklavo, kiu ŝparos 9 000 tunojn da fosiliaj brulaĵoj jare, ne estus ebla sen la integriĝo de la komerca sistemo de la provinco, sen la prioritato de la lando al la atribuo kaj efektivigo de la necesaj rimedoj, kaj sen la garantio de la teritorio por la loĝistiko kaj atento de la laboristoj.
Oni faras tion ankaŭ en la konstruado de la aliaj du grandaj parkoj en la teritorioj La Yuca kaj Mal Tiempo, en la sama provinco, kiuj, baldaŭ, ankaŭ fariĝos realaĵo.
Al tio aldoniĝos la sinkronigado de blokoj tri kaj kvar (en aprilo kaj junio respektive) de la Termoelektra Centralo Carlos Manuel de Céspedes, kun kontribuo de 316 MW al la Nacia Elektra Sistemo.
Fonto: Granma