Denuncas vicministro pri eksteraj aferoj agresemon de Usono kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-03 09:37:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, mar 3 (RHK) Kuba vicministro pri eksteraj aferoj Carlos Fernández de Cossío asertis, ke la deklarita politiko de la eksterpolitika teamo de la nuna usona Registaro estas agresema.

"Ili mem diris, ke ilia celo estas daŭre fari ekonomian premon sur Kubon, daŭre krei malfacilaĵojn por la kuba ekonomio kaj tiel kaŭzi pli grandajn malfacilaĵojn, pli grandajn problemojn por la bonfarto de la kubanoj, por la vivkondiĉoj en la lando", avertis la vickanceliero en intervjuo kun la informagentejo Prensa Latina.

"Ili mem deklaris ĝin kaj minacis adopti pliajn regulaĵon, iuj diras, ke ili estas senprecedencaj," aldonis la diplomato.

"Necesas vidi ĝuste kion ili faros, sed oni ne devas miri, ke ili havas la volon kaj la kapablon daŭrigi puni la kuban loĝantaron entute surbaze de trudaj ekonomiaj rimedoj, celantaj fermi la financajn fontojn de Kubo, aliron al merkatoj, aliron al teknologio", li argumentis.

Estas io - li avertis - nature malobservanta la internacian juron, la ĉarton de UN, tio estas agresemaj agoj, kiujn la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj juste kondamnas.

Li klarigis, ke "konsiderante la deklarojn, kiujn la usona ekstera politika aparato havas pri Kubo, estas malfacile pensi, ke baldaŭ povus esti plibonigo", sed li memoris, ke "Kubo travivis tiajn periodojn en la pasinteco kaj tiu ebleco ne povas esti forigita."

Tamen, "devus esti ŝanĝo de sinteno flanke de la Registaro de Usono", li esprimis, insistante, ke "flanke de Kubo ni estis konsekvencaj dum la historio de la Revolucio".

La Vicministro pri Eksteraj Aferoj ripetis, ke "ni pretas konservi respekteman rilaton kun Usono kiu estu konstruiva kaj utila por ambaŭ landoj."

"Nature," li emfazis, "ĉiam respektante la suverenajn rajtojn de ĉiu parto kaj ni tre firme defendas la suverenajn rajtojn de Kubo."


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up