
Foto: Granma
Havano, mar 4 (RHK) Atingi ĝustan aplikon de la aprobitaj normoj, kaj pli altnivelaj kaj komplementaj, estas esenca ene de la juraj procezoj, kiujn trapasas la lando.
Al ĉi tiu alvoko, farita de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, aldoniĝas – li diris – la ĝusta kaj efika kontrolo, kiu estas aplikata al ĉi tiuj regularoj.
En la jara laborkunveno de la Ministerio de Justico (Minjus), la prezidento precizigis, ke ne estu prokrastoj inter la aprobitaj leĝoj kaj ilia publikigo en la Oficiala Gazeto de la Respubliko, kaj urĝigis integriĝon kun ĉiuj universitatoj de la lando, kadre de la kolektiva laboro.
En la kunveno, en kiu partoprenis la vicĉefministro Ricardo Cabrisas Ruiz, la membro de la Politika Buroo kaj ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, emfazis, ke, post kiam la leĝoj estas aprobitaj, oni devas konservi kontroladon por ke ili ĝuste funkciu.
Li aldonis, ke plifortigi juran konsiladon en la sektoroj de la ekonomio estas ŝlosilo, instigis konservi la kvaliton de servoj, kaj laŭdis la ciferecan transformon tra la sistemo Minjus.
«Ĉi tio havis efikon sur la loĝantaro, kaj fariĝis ekzemplo por aliaj organizoj. Ĉi tion ni volas atingi en ĉiuj institucioj,” diris la registarestro.
Fonto: Granma