Díaz-Canel omaĝas la kuban studentan gvidanton José Antonio Echeverría

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-13 11:58:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 13 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, omaĝis ĉi-ĵaŭdon en la tombejo de la okcidenta municipo Cárdenas en Matanzas,  al la studenta gvidanto José Antonio Echeverría, murdita antaŭ 68 jaroj, enŭ la Universitato de Havano, minutojn post la farado de la historia sturmo al Radio Reloj.

La prezidento ankaŭ travojaĝis la naskiĝlokon de la gvidanto de la Universitata Studenta Federacio, loko kie li aprezis la heredaĵon de Echeverría kiu estas konservita tie.

En koncerna centro, Díaz-Canel parolis kun studentoj de la Universitatoj de Matanzas kaj Medicinaj Sciencoj pri la atako kontraŭ la Prezidenta Palaco kaj la forkapto de Radio Reloj, okazaĵoj kiuj okazis la 13-an de marto 1957.

Post la kunveno, en kiu la Prezidento vokis "batali kiel faris José Antonio Echeverría por pli bona mondo", li salutis reprezentantaron de la lokanoj, kiuj prepariĝis por la kutima pilgrimado al la urba tombejo.

La hodiaŭa vizito de la kuba prezidento al la municipo Cárdenas daŭrigas la vizitprogramon de la prezidento, kiu komenciĝis ĉi-merkrede al pluraj municipoj de la okcidenta provinco.
Antaŭtage, la ŝtatestro vizitis ankaŭ la municipojn de Martí, Matanzas kaj Limonar, en kiuj li kontrolis ekonomi-sociajn programojn.

La fotovolta parko en la municipo de Martí, la Provinca Hospitalo Faustino Pérez kaj la interŝanĝo kun pluraj komunumoj ĝis nun enfokusigis la viziton de la prezidento por ekscii pri la agoj de la provinco.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up