
Foto: PL
Havano, mar 18 (RHK) La ĉefministroj de Kubo, Manuel Marrero, kaj de la Respubliko Kongo, Anatole Collinet Makosso, diskutis hodiaŭ kiel plifortigi politikajn, ekonomiajn kaj kunlaborajn rilatojn inter ambaŭ landoj.
Marrero, kiu estas en oficiala vizito dum du tagoj, estis akceptita ĉe la Konga Ekzekutivo kaj havis privatajn konversaciojn kun Makosso.
Li ankaŭ omaĝis la iaman kongolan prezidenton Marien Ngouabi, metante florkronon ĉe sia maŭzoleo.
Marrero dankis Kongon pro ĝia subteno en la batalo kontraŭ la usona blokado kaj esprimis la intencon pligrandigi ligojn inter la nacioj.
Dum sia vizito, estas atendata renkontiĝo kun prezidento Denis Sassou-N'Guesso.
Fonto: PL