
Fermo de la kolokvo Patria
Havano, mar 20 (RHK) Dum la ferma ceremonio de la IV-a Internacia Kolokvo Patria, la Armea Generalo, Raúl Castro Ruz ricevis la distingon de la civiano de Telesur.
La distingo ankaŭ estis donita al la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, kaj la venezuela prezidento, Nicolás Maduro.
"Ili reprezentas la Sudon, kiu ne genuiĝas," diris Patricia Villegas, prezidantino de la reto TeleSUR, kiu prezentis la rekonon al la kuba eminentulo en la Universitato de Havano.
Tiu ĉi distingo estas aljuĝita unuafoje kaj estas farita en la ĉefurbo de la plej granda insulo de Antiloj kiam finiĝas la grava evento, kiu kunvenigis pli ol 400 partoprenantojn el 50 landoj.
La kvara eldono de Patria estis dediĉita al TeleSur. La sekva honoros la gvidanton de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz (1926-2016) en sia centjariĝo.
Ĉi-posttagmeze, prezidanto Díaz-Canel renkontiĝis kun komunikiloj, ĵurnalistoj, politikaj aktivuloj, esploristoj, kiuj ĉeestas al la IV Patria Internacia Kolokvo, platformo, li diris, por unueco, partopreno kaj por la defendo de ĉiuj justaj aferoj en la mondo.
En la voĉo de la partoprenantoj estis dankemo al Kubo, kiu en la plej malfacilaj kondiĉoj konservis spacon kiel la Patria kolokvo, difinante strategiojn por komunikado favore al la popolo.
Same la ŝtatestro ĉeestis la Ekspozician Foiron de tiu ĉi grava forumo kaj interparolis kun tie kunvenintaj.
Fonto: @PresidenciaCuba