
Foto: @PresidenciaCuba
Havano, mar 21 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, certigis ĉi-semajne, ke la Revolucio daŭre malfermas eblecojn por pli granda socia integriĝo de surduloj en Kubo.
La supra konfirmo okazis en la fermo de la VI Ĝenerala Asembleo de la Nacia Asocio de Surduloj de Kubo (Ansoc), kiu kunvenis ekde merkredo, en ĉi tiu ĉefurbo, kun la partopreno de delegitoj el ĉiuj provincoj de la lando.
Díaz-Canel konfirmis, ke la Revolucio ne rezignas pri sia socia laboro, nek ĉesos labori, por ke la membroj de Ansoc daŭre estu feliĉaj, kiel parto de la kuba socio malgraŭ la kompleksaj momentoj, kiujn la nacio travivas.
Same, li dankis ĉi tiun institucion pro sia sindevigo defendi la revolucian procezon, eĉ meze de malfacilaĵoj.
En la renkontiĝo, pluraj ministerioj, institucioj, organizoj kaj teritorioj estis rekonitaj kun elstara laboro en subteno de la surda komunumo de la kariba insulo.
Krome, oni emfazis la gravecon de la leĝigo de la kuba signolingvo je nivelo tutmonda, kaj aliaj progresoj en la prizorgado de tiu ĉi loĝantara grupo.
Fonto: @Presidencia/PL