Kuba prezidento plenumis laborviziton en la provinco Villa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-28 13:40:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Santa Clara, mar 28 (RHK) Kadre de laborturneo tra la municipoj de la centra provinco Villa Clara, la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, alvenis al Encrucijada kie li vizitis la Bazan Komercan Unuon (UEB) Cantera El Purio, apartenantan al la Konstrumateriala Kompanio de la teritorio.

Tie li interparolis kun Blasina Bartuste Claro, direktoro de tiu ĉi ento, kiu klarigis al la kuba prezidento, ke la produktadplano en 2024 estis nur 22% plenumita pro la manko de fuelo kaj la elektroenergia situacio. Tamen, la laboristoj serĉis alternativojn por generi enspezon kaj, samtempe, subteni la ekonomion de la centro. Ĉi-jare, ni laboras efike kaj prizorgado de homaj rimedoj estas prioritato.

Iom poste, Díaz-Canel salutis la laboristojn kaj interŝanĝis kun ili pri la protektorimedoj, kiujn ili uzas, transportado kaj la elektro-energia situacio. Li ankaŭ iris al la muelej-areo por observi la produktadprocezon.

La Ŝtonminejo El Purio estas unu el la plej grandaj infrastruktur-industrioj en la lando kaj temigas la produktadon de krudaj kaj bonaj agregaĵoj uzitaj en konstruo. "Ĉi tie oni produktas sablon, gruzon, graniton, betonon, integran agregaĵon, ŝtonan polvon inter aliaj materialoj", klarigis Bartuste Claro.

Akompanis la kuban prezidenton Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj sekretario pri organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Osnay Miguel Colina Rodríguez, membro de la Centra Komitato de la Partio kaj ĝia unua sekretario en Villa Clara kaj Milaxy Yanet Sánchez Armas, guberniestro de la teritorio de Villa Clara.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up