
Santa Clara, mar 28 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Diaz-Canel, gvidis hodiaŭ la inaŭguron de la fotovoltaeca suna parko Remedios, la unua tiaspeca en la centra provinco Villa Clara.
La enklavo, jam sinkronigita al la Nacia Elektroenergia Sistemo (SEN), disponigas 21,87 megavatojn kaj estas unu el tri similaj instalaĵoj planitaj en la centra teritorio, kadre de ampleksa plano en Kubo koncentrita al la instalado de 26 fotovoltaecaj sunaj parkoj antaŭ la fino de la kuranta jaro.
Laŭ Eduardo Pérez, la fotovoltaeca parko havas investon de 650 milionoj da pesoj kaj ĝia funkciado permesos ŝparon de naŭ mil tunoj da fuelo ĉiujare, precipe dum la pintotempo de tagmezo, la dua momento de ĉiu tago laŭ elektra postulo.
La enklavo, kun areo de 32 hektaroj, havas pli ol 42 mil sunpanelojn metitajn sur 1 638 tabloj kaj funkcias per ĉina teknologio, karakterizita de sia efikeco kaj preta elteni la klimatajn kondiĉojn ekzistantajn en Karibio.
La celo de Kubo en la kuranta jaro estas atingi mil megavatojn da elektra energio de la Suno ĝis la fino de 2025, meza paŝo en la plej granda celo havi 46 instalaĵojn de ĉi tiu tipo kaj duobligi sunan generacion ĝis la jaro 2030.
Fonto: PL