Kuba prezidento finis laborviziton al la centra provinco Villa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-29 11:33:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @presidenciaCuba

Santa Clara, mar 29 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel  rekonis la laboron de la popolaj konsilioj en vundebla situacio de Villa Clara, post travojaĝo de la municipoj Remedios kaj Encrucijada, en ĉi tiu centra provinco de Kubo.

Díaz-Canel rekomendis trakti problemojn ligitaj al  pendantaj pagoj, stabileco en la partia membraro kaj la ligoj  kun la logantaro, kiel la plej urĝaj aferoj.

Li ankaŭ laŭdis la kreadon de kompanioj dediĉitaj al nutraĵproduktado, la plantado de novaj areoj, kaj oficiale inaŭguris la fotovoltaecan sunparkon Remedios, de 21,87 megavatoj, la unua tia en la provinco.

La enklavo, jam sinkronigita kun la Nacia Elektroenergia Sistemo (SEN), estas unu el tri similaj instalaĵoj planitaj en la teritorio, kadre de plano koncentrita al la instalado de 26 fotovoltaecaj sunaj parkoj antaŭ la fino de la kuranta jaro en la lando.

Dume, dialogante kun la loĝantoj de la komunumo, Abel Santamaría konfirmis la transformajn laborojn entreprenitajn, kiel la restrukturado de la agrikultura merkato, la poŝtejo, la apoteko, unu el ĝiaj kvar bazlernejoj, la tagvartejo, la kvin magazenoj kaj la manĝoĉambro de Familia Prizorga Sistemo.

Akompanate de la Sekretario pri Organizo de la Komunista Partio de Kubo Roberto Morales, Díaz-Canel interparolis kun la kamparano Oraldo Consuegra, produktanto apartenanta al la Kooperativo de Kredito kaj Servoj Tato Madruga, asociita al la projekto ProAct.

La iniciato konservas la provizon de manĝaĵo al lernejoj en la teritorio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up