Duaba, en la vojo de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-01 07:27:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Monumento en Duaba

Havano, apr 1 (RHK) "Nia triumfo estas fakto," proklamis "la galanta Flor" starante alte, el la humida sablo de la Patrujo, kie la furiozaj ondoj de Atlantiko ĵus ĵetis lin kaj liajn kunulojn, preskaŭ ĝis ŝiprompiĝo.

Flor Crombet proklamis ĝin, kiam li, nek la fratoj Antonio kaj José Maceo, nek iu el la kuraĝuloj, kiuj konsistigis la ekspedicion, sciis la ĝustan lokon, kien ili alvenis. Farmisto poste dirus al li ke tio estis la buŝo de la Duaba.

Sed, de la komenco ili estis konataj sur patruja grundo, kaj tio klarigas la certecon de la proklamo. Kiom da lumo emerĝanta el vortoj diritaj kaj supozitaj de 23 viroj, kiuj frumatene ŝajnis siluetoj en la senkompata mallumo de tiu 1-a. Aprilo!

La personaj kvereloj kaj diferencoj estis flankenlasitaj. Super ili, la sankta kialo, majuskla: la engaĝiĝo al Kubo; pli granda entrepreno: libereco, sendependeco, plena digno de inda popolo, kiu prepariĝis por ĝin konkeri.

Antaŭe, la milito - Necesa sed malfacila, kiel ĉiuj militoj -, persekutado, sufero, malfacilaĵoj, oferoj, sieĝoj, laceco, embuskoj, mortoj..., vojo "plena de kardoj kaj dornoj", anoncita de la Bronza Titano semajnojn antaŭe.

En la letero plena de amo, adresita al la edzino, en kiu tia realo estis antaŭvidita, kune kun la nomo de María Cabrales, ankaŭ Kubo povus aperi kiel la ricevanto, kaj egale, kiel sendintoj en ĉi tiu lasta kazo, la aliaj patriotoj kaj la homoj de la amata Insulo.

Pasis cent tridek jaroj. La libereco kaj sendependeco, kiuj tiam estis deziroj, nun estas atingoj. Sed ĉikanis, kalumniis, minacis. Kaj tio prezentas egalan batalon, Necesa, kvankam en malsamaj cirkonstancoj.

La plej verŝajna estas, ke nun, kun la subteno de la historio, José Martí estus levinta la saman mesaĝon: "la bela afero estas, ke ni alvenis tien, kie ni estas sen ununura rezervo, kaŝado aŭ dupleco".

Kaj kiu dubas, ke ankaŭ "la galanta Flor", el Duaba, sur la vojo al Kubo, kun la flamanta digno en la brusto, kiu apartenas al sia popolo, ripetas la certecon: "nia triumfo estas fakto".


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up