
Foto: @PresidenciaCuba
Havano, apr 4 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-ĵaŭdon sociekonomiajn centrojn en la okcidenta provinco Mayabeque kaj urĝigis ĝiajn loĝantojn plu labori por antaŭeniri.
La tagordo de la prezidento komenciĝis per la bieno La Tinaja, en la municipo de San Nicolás de Bari, kiu estas dediĉita al diversaj kultivaĵoj kaj la disvolviĝo de porkaĵo, akvokulturo kaj kokaĵo.
Laŭ la produktanto kaj gvidanto de la projekto, Juan Ignacio Alonso, pluraj el la produktaĵoj de la bieno estas destinitaj al la socia konsumo de Mayabeque kaj li atentigis, ke la rezultoj estas danke al laboro, tempo kaj ĉiutaga kreado.
La ŝtatestro petis al Alonso kaj aliaj ĉeestantaj manaĝeroj daŭre pliigi la produktadon, por ke ĝi atingu pli grandan loĝantaron kaj ne nur por socia konsumo.
Kadre de sia turneo en la provinco, la ŝtatestro alvenis al Parko Ŝtuparo de Jaruco, en samnoma municipo, kie disvolviĝas ampleksa investa projekto, kiu celas redoni funkciecon al ĉi tiu emblema distra kaj turisma loko en Mayabeque.
En Jaruco kaj San Nicolás de Bari, la kuba prezidento interparolis kun la loĝantoj, al kiuj li rakontis la celon de sia vizito kaj emfazis, ke laborspertoj en la provinco montras, ke eblas antaŭeniri.