
Havano, apr 4 (RHK) La vicĉefministro de la Respubliko, Ricardo Cabrisas Ruiz, akceptis hodiaŭ, en ĉi tiu ĉefurbo, Dmitry Nikolaevich Chernyshenko, vicprezidanton de la Registaro de la Rusa Federacio, kiu alvenis merkredon nokte al la Internacia Flughaveno Antonio Maceo Grajales, en Santiago de Kubo.
Ambaŭ gvidantoj kunprezidos la XXII-a Renkontiĝon de la Rusa-Kuba Interregistara Komisiono por Ekonomia-Komerca kaj Scienca-Teknika Kunlaboro, kiu okazos ĉi-vendrede en la ceremoniaj salonoj de El Laguito.
Ĉeestis ankaŭ en la bonveniga saluto ministroj kaj aliaj altrangaj oficistoj el ĉiu nacio, kiuj partoprenos en tiaj interparoloj, kiuj finiĝos per la subskribo de la protokolo de la menciita kunveno.
Interŝanĝoj kun la gvidantaro de la Kubaj Ŝtato kaj Registaro inkluzivas la labortagordon de la Vicprezidanto de la rusa registaro, en la varmo de klopodoj plifortigi la bonegan staton de la interregistaraj rilatoj.
En Santiago de Kubo la rusa gvidanto, kaj la delegacio akompananta lin, omaĝis al Ĉefkomandanto Fidel Castro, al José Martí, Nacia Heroo; kaj al Carlos Manuel de Céspedes kaj Mariana Grajales, Patro kaj Patrino de la Patrujo, respektive.
La vizito de Chernyshenko okazas en la jaro, en kiu estas festata la 65-a datreveno de la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la tiama Sovetunio kaj Kubo.
Fonto: ACN