Díaz-Canel gratulas kubajn organizaĵojn de infanoj kaj gejunuloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-04 12:29:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Gratulojn al infanoj, adoleskantoj kaj gejuniloj kubaj

Havano, apr 4 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gratulis la Unuiĝon de Junaj Komunistoj (UJC) kaj la Organizon de Pioniroj José Martí (OPJM), pere de X, okaze de la respektivaj datrevenoj de iliaj fondaĵoj.

"Feliĉan tagon al kubaj infanoj kaj junuloj!" diris la ŝtatestro en la socia reto, kune kun bildo, en kiu li aperas kun infanoj, adoleskantoj kaj junuloj.

Kiel komentis Díaz-Canel en la socia reto mem, "la 4-an de aprilo estos ĉiam festotago por tiuj el ni, kiuj estis, kiuj estas kaj  estos, fieraj pioniroj de la OPJM kaj engaĝitaj aktivuloj de la UJC."

La 4-an de aprilo 1961 naskiĝis la Unio de Ribelaj Pioniroj, kiu poste alprenis la nomon de Unio de Pioniroj de Kubo kaj dum la Tria Kongreso de UJC, en 1977, ĝi fariĝis la nuna OPJM.

La organizo evoluigas ĉe infanoj kaj adoleskantoj intereson pri studo, socia respondeco kaj amo por la lando, inter aliaj valoroj.

Ĝuste unu jaron poste, en 1962, la UJC estis establita, laŭ propono de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, dum la fermo de la Unua Kongreso de la tiama Asocio de Junaj Ribeluloj.

Krom Díaz-Canel, aliaj registaraj kaj partiestroj de la kariba nacio ankaŭ publikigis gratulmesaĝojn en diversaj platformoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up