Virino gerilana: memore al Vilma Espín

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-07 10:43:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, apr 7 (RHK) Virino kuraĝa! Vilma Espín. Je la 95-a naskiĝdatreveno de tiu elstara kuba virino, Kubo ne forgesas ŝian heredaĵon de batalanto, nek tiom da vivoj, kiujn ŝi vivis  por bonfaro.

Ĝuste tial, la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, iris hodiaŭ al la orienta teritorio  en Santiado de Kubo, kie funkciis la II Orienta Fronto "Frank País", komandita de Raúl Castro, por omaĝi la revolucian gvidanton Vilma Espín (1930-2007).

Okaze de la 95-a datreveno de la naskiĝo de la heroino  de la kaŝa lukto kaj de la Ribela Armeo, la kuba prezidento anoncis en sia profilo en la socia reto X, ke li omaĝos ŝian memoron en la Revolucio, kiun ĉefrolas la kubaj virinoj ekde 1959.

Vilma aliĝis al la Orienta Universitata Studenta Federacio (FEUO) kaj partoprenis en la Universitato-manifestacioj en la stratoj de Santiago.

Poste, ŝi batalis en la kaŝa lukto, sub la militnomo de Deborah, sub la ordonoj de Frank País, precipe dum la ribelo de la 30-a de novembro 1956 en Santiago de Kubo.

Ŝi aliĝis al la Ribela Armeo en la montoĉeno Sierra Maestra kiam sia vivo estis en ekstrema danĝero en la urba ribelo, ĝis la revolucia triumfo de la unua de januaro  1959.

Ŝi fondis kaj prezidis la Federacion de Kubaj Virinoj ekde 1960, kie ŝi ludis gravan rolon en la defendo de rajtoj kaj en antaŭenigo de la plena emancipiĝo de virinoj.


Fonto: Granma/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up