Kubo portas pacan mesaĝon al Celac- pintkunveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-09 13:03:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  apr 9 (RHC) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis, ke lia lando alportas mesaĝon de paco kaj unueco al la 9-a Pintkunveno de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC), okazanta hodiaŭ en Tegucigalpo. 

En kunveneo de okazinta antaŭtage kun membroj de la kubaj medicinaj kaj edukaj brigadoj kaj membroj de la honduraj solidarecaj movadoj, la kuba prezidento memorigis, ke en la Dua Pintkunveno de la bloko, okazinta en Havano en 2014, la regiono estis deklarita zono de paco. 

Dum la dialogo, la ŝtatestro reasertis sian sindevontigon certigi, ke la Kuba Revolucio eliros venka el la nunaj defioj kaj certigis, ke Honduro kaj ĝia popolo povas daŭre kalkuli je la kuba nacio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up