
Foto: PL
Havano, apr 28 (RHK) La Kuba Ministerio pri Financo kaj Prezoj etendis ĝis la 30-a de septembro la doganan profiton por nekomerca importado de manĝaĵoj, higienaj produktoj, medikamentoj, medicinaj provizoj kaj elektrocentraloj fare de individuoj, kun la celo faciligi la aliron al aĵoj mankantaj en la lando.
La etendo estas kompletigita per la rezolucio de la Ministro de Publika Sano, rilatante al la escepta rajtigo, sen komerca karaktero, de la importado de originalaj ujoj de medikamentoj kaj medicinaj provizoj, esceptitaj de pago de doganimposto.
Estas konfirmite, ke aĵoj importitaj kiel parto de la pakaĵo de la pasaĝero, same kiel sendoj, estos prezentitaj al Dogano en apartaj pakaĵoj de la ceteraj produktoj.
Fonto: PL