La centralo de kubaj laboristoj publikigis alvokon al la insula laboristaro kunfesti la internacian tagon de la laboristoj la 1-an de majo kun la sindevigo altigi la kontribuon al la ekonomia kresko bezonata de la lando.
En la alvoko oni proponas transformi ĉi-okazon en komunan feston de la laboristaro kun la kamparanoj, la intelektuloj kaj ĉiuj kubanoj, por plenumi la celojn plibonigi la kuban socion cele al prospera kaj daŭripova socialismo.
La centralo de kubaj laboristoj kaj ĝiaj sindikatoj alvokas la laboristojn, siajn familianojn kaj la tutan popolon partopreni aktive en la kunfestado de la 1-a de majo kaj marŝadi en placoj, avenuoj kaj loĝlokoj.
Estos oportuna momento por ratifi la agnoskon al la monda sindikata federacion okaze de siaj 70 jaroj de aktiva vivo, revolucia kaj kompromitita kun la defendo de la internacia laboristaro.