Laŭ konfirmis Vatikano, la Papo Francisco pristudas la eblecon viziti Kubon antaŭ sia apostola vizito al Usono la venontan septembron.
Federico Lombardi, anoncisto de la Sankta Sidejo klarigis ke la kontaktoj kun la kubaj aŭtoritatuloj ankoraŭ estas en la komenca etapo kaj oni ne povas paroli nun pri decido.
Laŭ la laboragendo, la Papo partoprenos en Usono, agotagon mondan de la familioj, en Filadelfio, kaj en la trairo la Papo vizitos Vaŝingtono por renkontiĝi kun la prezidento Barack Obama kaj paroli antaŭ la Kongreso.
Lia itinero ankaŭ inkludos Nov-Jorkon, kie li alparolos en la pleno de UN.