La definitivaj rezultoj elektaj estos konfirmitaj ĉi-lunde.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-20 07:40:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pli ol 7 milionoj 270 mil kubanoj voĉdonis ĝis la 5-a posttagmeze de dimanĉo, tio estas, 85,19 % de la elektantoj, informis Alina Balseiro Gutiérrez, prezidantino de la nacia elekta komisiono, kiu sciigis ke ĉi-lunde oni sciigos la definitivajn rezultojn de la partaj elektoj en Kubo.

Ŝi klarigis ke la  procezo por elekti la delegitojn al la municipaj regorganoj, fluis laŭ antaŭvidite, kaj kvankam en la provincoj Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus multe pluvis, la elektaj aŭtoritatuloj en la teritorioj sukcesis fini  sen bezono prokrasti la ferman horon.

La laboro estis forta, la rezultoj pozitivaj, kio evidentigas la sukceson de la tuta procezo. La elektaj aŭtoritatuloj agis klare kaj laŭ la leĝo kaj la plano de komunikoj, spite al elektraj mankoj en kelkaj lokoj, plenumis la atendojn, ŝi esprimis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up