La kuba prezidento Raúl Castro renkontiĝis ĉi-vendrede kun la sinjorino Irina Bokova, ĝenerala direktorino de UNESCO, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo.
En etoso afabla, ili interŝanĝis pri la 3-a kunsido de ministroj de kulturo de la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC) sesianta en Havano, kiun ŝi ankaŭ partoprenas. Ili dialogis pri la plenumo flanke de Kubo de la Agendo por Evoluo Post 2015.
La kunsidon ankaŭ partoprenis la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.