Per editorialo publigikita en la gazeto Granma, oficiala organo de la komunista partio de Kubo, pri la vizito de la prezidento Barack Obama inter la 20-a kaj 22-a de marto , la insulo ratifas la volon avanci en la rilatoj kun Usono, surbaze de la principo-observo kaj celoj de la Ĉarto de UN kaj de la Proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel Paca Zono.
La gazetartikolo emfazas ke “por normaligi la rilatojn kun Usono estos esenca la ĉesigo de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo kiu provokas senigojn al la kuba popolo kaj estas la ĉefa obstaklo al la evoluo de la insula ekonomio.
“Aliaj temoj kiuj vundas la suverenecon kuban ankaŭ devos esti solvitaj. La teritorio okupata de la militbazo usona en Guantánamo, kontraŭ la volo de la registaro kaj popolo, devas esti redonita al Kubo, plenumante unuaniman deziron de la kubano de pli ol cent jaroj. Oni devas elimini la enmiksiĝajn programojn celantajn provoki malstabiligajn situaciojn kaj ŝanĝojn en la politika, ekonomia kaj socia ordo de la lando.La politiko de “reĝimŝanĝo” devas esti definitive entombigita”, precizigas la gazeto Granma.
Same oni asertas en la artikolo ke “Usono devas forlasi la intencon fabriki opozicion politikan internan, pagitan per la mono de la usonaj kontribuantoj. Devos ankaŭ ĉesigi la radiajn kaj televidajn agresojn kontraŭ Kubo, ĉar ili estas malferma perforto de la internacia juro kaj same pri la neleĝa uzo de la telekomunikoj kun politikaj celoj, rekonante ke la celo ne devas esti havi influon en la kuban socion, sed disponigi teknologiojn je la servo de la evoluo kaj scioj.”
La gazeto ankaŭ emfazas ke “Kubo konfirmas sian pretecon dialogi respekteme kun la usona registaro kaj evoluigi rilatojn de civilizita kunvivado. Kunvivado ne signifas rezigni je la idearo en kiuj ni kredas, kiuj portis nin al la nuntempo, nia socialismo, nia historio, nia kulturo”.
Ĝi ankaŭ esprimas ke la “profundaj diferencoj de konceptoj inter Kubo kaj Usono pri la politikaj modeloj, la demokratio, la plenumo de la homaj rajtoj, la socia justeco, la internaciaj rilatoj, la paco kaj la monda stabileco, interaliaj, persistos”.
La artikolo ankaŭ esprimas ke “Kubo defendas la nedivideblon, la interdependecon kaj la universalecon de la homaj rajtoj civilaj, politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj. Ni estas konvikitaj ke la registaroj devas defendi kaj garantii la rajton je sano, edukado, socia sekureco, egala salajro por egala laboro, la infanajn rajtojn, samkiel la rajton je nutrado kaj evoluo.
Kubo rifuzas la politikan manipuladon kaj la duoblan mezurilon pri la homaj rajtoj, kio devas ĉesi. Kubo, kiu jam aliĝis al 44 instrumentoj internaciaj pri tiu ĉi fako, dum Usono nur aliĝis al 18, havas multon por diri, defendi kaj montri.”
“Ĉio esenca en niaj rilatoj kun Usono, estas ke ambaŭ landoj respektu siajn diferencojn kaj kreu rilaton bazitan sur la bonfarto de ambaŭ popoloj”.