Guantánamo, 23 feb (RHK) La kunordiganto de programoj de la fonduso de UN por la infanoj, Unicef, Victoria Colamarco, esprimis ke estas miriga la granda klopodo farita de la loĝantaro de tiu ĉi orienta regiono, kun la helpo enlanda kaj eksterlanda, en la rekuperigo de la damaĝoj provokitaj de la uragano Matthew.... Legu pli


Havano, 21 feb (RHK) Ana María Machado, vicprezidantino de la nacia asembleo de la popola povo, kaj Yolanda Ferrer Gómez, prezidantino de la komisiono pri internaciaj rilatoj de la kuba parlamento, akceptis en la Kapitolo havana grupon de usonaj kongresistoj kiuj faris viziton al la sidejo de la nacia parlamento.... Legu pli


Raúl kaj la vjetnama  gvidantino. Foto: Granma

Havano, 20 feb (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, akceptis en tiu ĉi urbo la membron de la politika buroo de la komunista partio de Vjetnamio, Tong Thi Phong, ankaŭ vicprezidantino de la konstanta komitato de la nacia asembleo de tiu azia lando, kiu plenumas oficialan laborviziton en la kariba lando invitite de la kuba parlamento.... Legu pli


UN, 18 feb (RHK) La reprezentanto de Kubo antaŭ UN, Anayansi Rodríguez, alvokis en la Ĝenerala Asembleo krei scenejon mondan de paco kaj justico, kiu evitu la perfortaj malaperigoj.... Legu pli


Havano, 16 feb (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en tiu ĉi urbo la ministron pri sano kaj edukado medicina de la islama respubliko de Irano, sinjoro Seyed Hasán Ghazizadeh Hashemi, kiu transdobis al li mesaĝon de la irana prezidento Hasán Rouhani.... Legu pli


Michael Higgins

Havano, 15 feb (RHK) La irlanda prezidento, Michael Higgins, alvenas hodiaŭ al Kubo por efektivigi oficialan viziton kaj renkontiĝon kun la prezidento Raúl Castro.... Legu pli


Havano, 13 feb (RHK) La franca intelektulo Ignacio Ramonet prezentis en tiu ĉi urbo sian verkon La imperio de gvatado kadre de la 26-a internacia librofoiro, en la halo Guillén en la fortreso de La Cabaña kun enkonduko de Abel Prieto, ministro de kulturo, kaj la ĵurnalistino Rosa Miriam Elizalde.... Legu pli


Havano, 9 feb (RHK) La 26-a Internacia Librofoiro, Havano 2017 estos oficiale inaŭgurita en la fortreso de San Carlos de la Cabaña. La evento estas ĉi-jare dediĉita al la intelektulo kaj politikisto Armando Hart Dávalos.... Legu pli


Havano, 8 feb (RHK) Ĵurnalisto juna kaj bone preparita povas helpi malmunti torditan opinilinion kiu etendiĝas, kaj povas subteni nin en la defioj alfrontataj de la junkomunista organizo, tiel esprimis Joan Cabo Mijares, membro de la nacia buroo de la junkomunista organizo de Kubo, dum la 2-a renkontiĝo de ĵunaj jurnalistoj kiu finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo.... Legu pli


Havano, 7 feb (RHK) La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, dividis kun la junaj kubaj ĵurnalistoj la unuan sesion de la 2-a renkontiĝo kunvokita de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj de Kubo (UPEC).... Legu pli


Havano, 2 feb (RHK) Sesias en tiu ĉi urbo la internacia evento Pedagogio 2017, kies malferma sesio prezentis ĉefprelegon de Elba Rosa Pérez Montoya, ministro pri scienco, teknologio kaj medio (Citma), kiu emfazis ke por tiu sektoro, kreskigi la sekvojn ekonomian kaj socian de la scienco, savgardi kaj evoluigi la homan potencialon kreitan, estas defio.... Legu pli


Sancti Spiritus, 31 jan (RHK) La sudamerika brigado de solidareco, formita de 150 membroj el Argentino, Brazilo kaj Ĉilio vizitas la centran provincon Sancti Spiritus por konatiĝi kun ĝia historio kaj kulturo. ... Legu pli


Ĝenevo, 25 jan (RHK) Dum kunsido de la komisiono pri scienco kaj teknologio por evoluo, de UN sesianta en tiu ĉi svisa urbo, Kubo defendis la bezonon pri nova internacia ekonomia ordo, en kiu oni eliminu la monopolojn teknologiajn kaj konajn.... Legu pli


Havano, 24 jan (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al la turisma banloko en Bávaro por partopreni la 5-an pintkunsidon de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibaj, Celac, kiu komenciĝos ĉi-merkrede.... Legu pli


Unuiĝintaj Nacioj, 23 jan (RHK) La konstanta reprezentanto de Kubo antaŭ UN, Anayansi Rodríguez, prezentas ĉi-lunde siajn akreditigajn leterojn al la ĝenerala sekretario de la organizo, Antonio Guterres.... Legu pli


up