Okaze de sia restado en Nov-Jorko por partopreni la ĝeneralan asembleon de UN, la kuba prezidento Raúl Castro plenumas intensan laborprogramon, kiu inkluzivis renkontiĝojn kun siaj homologoj de Rusio, Vladimir Putin, kaj de Francio, Francois Holande; krome, li partoprenis akcepton faritan de la usona prezidento Barack Obama al la ĉeestantoj.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alparolos ĉi-posttagmeze okaze de la segmento altnivela de la ĝenerala asembleo de UN, kie hodiaŭ komenciĝis la ĝenerala debato kun ĉeesto de pli ol 140 ŝtatestroj, forumo sesionta ĝis la 3-a de oktobro, kun ĉefaj temoj kiel la paco tutmonda, la klimata ŝanĝo, batalo kontraŭ terorismo kaj impulso al la agendo post 2015 por daŭripova evoluo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Nov-Jorko kie plenumos ampleksan laborprogramon, ĉeestos la plensesion de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj dialogos kun usonaj kaj eksterlandaj personecoj.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro asertis en Havano ke la dialogo inter la registaro de Kolombio kaj la revoluciaj armitaj fortoj- popola armeo (FARC-EP) evoluas sur bona vojo.... Legu pli


La Papo faris historian meson ĉi-dimanĉe en la Placo de la Revolucio de Havano, kie li salutis multajn ĉeestantojn kaj speciale infanojn kaj handikapulojn.... Legu pli


La prezidentino de Argentino, sinjorino Cristina Fernández de Kirchner, alvenis ĉi-sabate al Kubo por plenumi oficialan viziton en la insulo invitie de sia kuba homologo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro renkontiĝis ĉi-vendrede kun la sinjorino Irina Bokova, ĝenerala direktorino de UNESCO, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo.... Legu pli


La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, anoncis dum gazetara konferenco en Havano, ke la prezidento Raúl Castro elparolos antaŭ la ĝenerala asembleo de UN la 28-an de septembro.... Legu pli


Dum renkontiĝo kun entreprenistoj okazinta en Washington kaj respondante kelkajn demandojn de la aŭskultantaro, Barack Obama instigis ilin premi en la Kongreso por haltigi la sieĝon altrudatan al Kubo, kaj elstarigis la “signifoplenajn ekonomiajn oportunaĵojn” de la procezo por normaligi la reciprokajn rilatojn.... Legu pli


La prezidanto de la eklezia konsilantaro de Kubo (CIC), Joel Ortega, asertis ke la vizito de la papo Francisco estas pozitiva okazaĵo, tial ke tiu ĉi interŝanĝo estas esenca en la nuna mondo, ĉar ne estos paco sur la tero sen la necesa harmonio interreligia.... Legu pli


Josefina Vidal, ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio de eksteraj aferoj de Kubo, informis en Havano ke inter la unuaj temoj pritraktotaj de la du landoj por la venontaj semajnoj estos la media protektado kaj prevento de naturaj katastrofoj, sano, civila aviado, apliko kaj plenumo de la leĝoj, batalo kontraŭ la trafikado de drogoj kaj personoj kaj la transnaciaj deliktoj.... Legu pli


La prezidento de Panamo, Juan Carlos Varela, renkontiĝis en Havano kun la prezidento Raúl Castro, kion li taksis tre fruktodona kaj dankis pro la invito kiu inkluzivas konatiĝi kun interesaj centroj kiel la speciala evoluzono ekonomia de Mariel, la lernejo Solidareco kun Panamo kaj partopreni en negocista forumo.... Legu pli


La intertraktantaj teamoj de Kubo kaj la Eŭropa Unio (EU) daŭre laboros kun multe da volo cele al fino de la procezo kun la rezultoj atendataj de ambaŭ partoj, esprimis Abelardo Moreno, vicministro pri eksteraj rilatoj de la insulo.... Legu pli


La Eŭropa Unio (UE) kaj Kubo okazigas ĉi-merkrede kaj ĵaŭde en Havano laborsesion de intertraktado por normaligi la reciprokajn rilatojn en procezo paralela al tiu de Usono kaj la kariba insulo.... Legu pli


Ekde ĉi-merkrede, la panama prezidento Juan Carlos Varela, plenumas oficialan viziton al Kubo, kie li renkontiĝos kun sia homologo, Raúl Castro.... Legu pli


up