por komercaj rilatoj inter Kubo kaj Usono

Spertuloj de la Instituto Peterson de Ekonomio Internacia, en Usono, kalkulas ke la eksportoj de varoj usonaj al Kubo povus atingi la ciferon de 4 mil milionoj da dolaroj jare, kaze de restarigo de la rilatoj komercaj inter ambaŭ landoj.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alparolis la kuban popolon por informi pri la altnivela dialogo kun Usono kiu rezultigis la decidon de ambaŭ landoj restarigi la reciprokajn rilatojn kaj liberigi la kubajn kontraŭteroristajn batalantojn arestitajn dum pli ol 15 jaroj en tiu lando.... Legu pli


La panama registaro oficiale invitis la prezidenton Raúl Castro partopreni la pintkunsidon de La Amerikoj okazonta en tiu lando la 10-an kaj 11-an de aprilo 2015, estis informite de la panama ministerio pri eksteraj rilatoj. Kubo estas inter la landoj kiuj ricevis la unuajn invitojn nome de la panama registaro.... Legu pli


La usona sciencisto Richard J. Roberts, nobelpremiito pri medicino (1993) elstarigis en Havano ke Kubo kapablis evoluigi en malmultaj jaroj bioteknologiajn produktojn, kiuj eksporteblas kaj favoras la insulan ekonomion.... Legu pli


Kun la ĉeesto de sciencistoj el 34 landoj finiĝis en Havano la internacia kongreso Bioteknologio 2014 kies lasta konferecno pritraktis la kontribuojn de tiu branĉo al mastrumo integrita de plagoj.... Legu pli


kubanoj en la sportludoj

La prezidento Raúl Castro akceptis en la internacia flughaveno José Martí, de Havano, la lastan grupon de sportistoj partoprenintaj en la XXII-aj centramerikaj kaj karibaj sportludoj ĵusokazintaj en la meksika urbo Veracruz.... Legu pli


La vicprezidento kaj ministro de ekonomio, Marino Murillo, esprimis ke spite al la usona sieĝo, la financaj obstakloj eksteraj kaj la internacia situacio, la insula ekonomio daŭre avancos.... Legu pli


La unua vicprezidento de la ŝtata konsilantaro de Kubo, Miguel Díaz-Canel, renkontiĝis en Havano kun la ĉeministro de Gvineo Bisao, Domingos Simoes, kiu plenumis ocifialan laborviziton en la insulo.... Legu pli


La kuba kontraŭteroristo, Fernando González vizitis ĉi-semajne Nikaragvon kie li estis deklarita elstara filo de la urboj Granada, Masaya kaj León.... Legu pli


La kuba ĵurnalo Granma informas hodiaŭ ke la kuba kuracisto kontaĝita de ebolo en Sieraleono, Félix Báez, ricevas atenton de unua nivelo en la universitata hospitalo de Ĝenevo, Svislando.... Legu pli


La vicprezidanto de la entrepreno BioCubaFarma anoncis en Havano ke en 2015 Kubo havos preventajn vakcinojn kontraŭ ĥoleron kaj pneŭmococon, kaj alian terapeŭtan kontraŭ hepatiton B.... Legu pli


Reprezentantoj de publika sano kaj ekstera komerco de Kubo vizitis Japanion invitite de la agentejo por internacia kunlaboro (JICA) kun ampleksa interŝanĝo de impresoj kaj vizitoj al interesaj lokoj, laŭ estis informite.... Legu pli


La unua vicprezidento de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj, Miguel Díaz-Canel, renkontiĝis en la sidejo de la centra komitato de la komunista partio, kun gvidantoj protestantaj kaj evangeliaj de Kubo, informis la kuba gazeto Granma.... Legu pli


El sukerkano oni produktas biofekundigaĵojn.

Moderna fabriko de biofekundigaĵoj konstruata en la orienta provinco Santiago de Cuba, estas super 70% de la konstruetapo, kiu devas finiĝi meze de 2015.... Legu pli


Kun la decido konfirmi sian historian lokon en la centramerikaj kaj karibaj sportludoj, vojaĝis al Veracruz, Meksiko, parto de la 543 atletoj de la kuba delegitaro kiu konkuros en 34 el la 46 fakoj kunvokitaj.... Legu pli


up