La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, prezentis en Lima, Peruo, la novajn eblecojn pri negocado kiuj malfermiĝas en Kubo per la nova leĝo kiu celas allogi fremdan kapitalon al gravaj ekonomiaj sektoroj.... Legu pli


La kuba reprezentanto antaŭ UN, Rodolfo Reyes, kondamnis antaŭ la sekureca konsilantaro de tiu organo la manipuladon kaj duoblan mezurilon aplikatan de la grandaj potencoj rilate la temojn de malarmado kaj ne multobliĝado de amasmortigaj armiloj.... Legu pli


Esteban Lazo, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj prezidanto de la insula parlamento, vizitis diversajn instituciojn ligitajn al la speciala distrikto Insulo de Junularo, situanta sude de la kuba arkipelago, kie li dialogis kun la gvidantaro, gelaboristoj kaj civitanoj. ... Legu pli


En la tuta lando okazis marŝadoj omaĝe al la internacia tago de la laboristoj; la plej granda okazis en la Placo de la Revolucio de Havano kaj ĝin prezidis Raúl Castro kune kun aliaj altrangaj gvidantoj de la registaro, la sindikatoj kaj la komunista partio.... Legu pli


La generalo de armeo Raúl Castro, prezidento de la ministra kaj ŝtata konsilantaro de Kubo, akceptis en Havano la rusan ministron pri eksteraj rilatoj, Serguei Lavrov, kiu plenumas oficialan viziton en la kariba insulo.... Legu pli


En deklaroj faritaj al la informagentejo Prensa Latina, la kuba sciencisto Agustín Lage sciigis ke por la unua fojo, li portas oferton al Ĉinio laŭ la ĵusaprobita leĝaro pri fremdaj investoj de la kuba parlamento.... Legu pli


Tago de la hispana lingvo

Memore al la verkisto kaj dramisto hispana, Miguel de Cervantes Saavedra, forpasinta la 23-an de aprilo 1616, oni festas ĉiujare la Tagon de la Hispana Lingvo... Legu pli


Estis konate ke la organizaĵo de gejunuloj kubano-usonanoj Roots Of Hope apogis la subfosan programon de Usono kontraŭ Kubo, per silenta strategia subteno al la programo de USAID. ... Legu pli


Kiel plia pruvo pri la eksterteritoria karaktero de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Kubo, la usona departemento de trezoro punis per 5,9 milionoj da dolaroj nederlandan vojaĝagentejon pro tio ke ĝi transportis preskaŭ 45 000 personojn al Kubo dum la lastaj jaroj, kio por Usono estas perforti la leĝaron de la konata sieĝo kontraŭ la kariba insulo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en Havano la ministron pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Wang Yi, kiu plenumas oficialan laborviziton e Kubo. ... Legu pli


Kiel estis informite en la insulo, dum eksterordinara sesio de la nacia parlamento la pasintan 29-an de marto, estis aprobita la Leĝo 118 pri fremdaj investoj, kiu kreas la kondiĉojn kaj subtenas la decidon koncepti ĝin kiel evolufonton en difinitaj sektoroj kaj ekonomiaj agadoj de intereso por la insulo.... Legu pli


La 1-an de majo okazos en la Placo de la Revolucio de Havano la centra marŝado omaĝe al la internacia tago de la laboristoj, kiun ĉi foje gvidos la sindikato de la kubaj sanlaboristoj, kaj same okazos en aliaj ses provincoj kaj kelkaj distriktoj tra la tuta lando.... Legu pli


Ana Tereza Igarza, la direktorino de la reguliga oficejo de la speciala evoluzono de Mariel, asertis hodiaŭ ke tiu institucio laboras kun grupo de investistoj kiuj “maturigas” siajn studojn pri fakteblecoj, esence en la sektoroj de tradicia industrio, agronutrado kaj bioteknologio.... Legu pli


La speciala evoluzono de Mariel (ZEDM) estos prioritata en la teoria programo de la X-a Internacia Foiro de Konstruado, FECONS 2014 kiu eksesiis en la havana ekspoziciejo Pabexpo.... Legu pli


La 17 kubaj sindikatoj plenkunsidos dum la venontaj tagoj kun la celo instigi la diversajn aranĝojn okaze de la Unua de Majo, la internacia tago de la laboristoj, kaj speciale por multobligi la aranĝojn ligitajn al la centra ceremonio en la Placo de la Revolucio José Martí en Havano.... Legu pli


up