Cienfuegos, jan 7 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, analizis en la centra provinco Cienfuegos la potencialon de la teritorio faciligi eblojn, kiuj kontribuas al plibonigo de la vivokvalito en ekonomiaj kaj sociaj terminoj dum 2023.... Legu pli


Havano, jan 6 (RHK) Ni vivas en malsamaj tempoj kaj ni bezonas fari malsamajn aferojn, ni ne povas eniri 2023 plu agante sammaniere, asertis Manuel Marrero Cruz, Ĉefministro de Kubo.... Legu pli


Havano, jan 5 (RHK) La Universitato de Havano (UH), la plej malnova en Kubo, festas hodiaŭ la 295-an datrevenon de sia fondiĝo, kun trajektorio de akademia ekscelenco ligita al la historio de la kariba nacio.... Legu pli


Havano, jan 4 (RHK) La lastatempa sankcio de Florida tribunalo kontraŭ krozokompanioj celas timigi tiujn, kiuj faras komercon kun Kubo kaj plifortigas la malpermeson de usonanoj viziti la insularon, raportis la ĵurnalo Granma merkrede.... Legu pli


Holguin, jan 3 (RHK) Pluraj generacioj de kubanoj en la provincoj orientaj, rememoras dum tiuj ĉi tagoj la trairon de la Karavano de la Libereco, en la 64-a datreveno de la historia evento, kiu, en 1959, kondukis Fidel Castron kaj la Ribelan Armeon de Santiago de Kubo al Havano.... Legu pli


Havano, jan 2 (RHK) Lancet Regional Health Americas aliĝas al la kreskanta listo de prestiĝaj sciencaj revuoj, kiuj rekonas kubajn vakcinojn kontraŭ Kovim-19, publikigante artikolon kun la rezultoj de la fazo III-klinika provo de la vakcinoj #Soberanas.... Legu pli


Havano, jan 2 (RHK) La Unua Sekretario de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, bonvenigis ĉi-lunde la ĵusan enposteniĝon de la brazila prezidento, Luiz Inácio Lula da Silva, kiu estis elektita en oktobro fronte al la ekstremdekstra kandidato Jair Bolsonaro.... Legu pli


Havano, dec 31 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ salutis la alvenon de la nova jaro kaj ripetis sian alvokon labori kun pasio kaj deziro daŭre venki la neeblaĵon.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) Kubo plifortigas epidemiologiajn rimedojn por antaŭzorgo kaj kontrolo de Kovim-19 kaj Dengo, laŭ raporto okazinta dum la kunveno de la Portempa Registara Laborgrupo, gvidata de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, denuncis hodiaŭ per sia tvitera konto la ligilojn de tiu socia reto kun usonaj registaraj agentejoj por efektivigi psikologiajn militajn agojn kontraŭ Kubo kaj postulis respondon pri la afero.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) Kuba prezidanto Miguel-Díaz Canel ĉeestas hodiaŭ al la centra solenaĵo por la deka datreveno de la Komerca Grupo de la Bioteknologiaj kaj Farmaciaj Industrioj de Kubo (Biocubafarma), kiu okazas en ĉi tiu ĉefurbo.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) La ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, asertis hodiaŭ per sia tvitera konto, ke 2023 estos pli bona jaro por la kariba nacio, kiu festos ene de kelkaj tagoj la 64-an datrevenon de la triumfo de la kuba revolucio.... Legu pli


Cienfuegos, dec 26 (RHK) La Centro por Mediaj Studoj de Cienfuegos, provinco situanta en la centrosudo de Kubo, reprezentis la insulon en la Fina Reta Renkontiĝo de la Teknika Kunlabora Projekto por la Latin-Amerika kaj Kariba Regiono (ARCAL), kunordigita de la Organizo Internacia Atom-Energia Agentejo. (IAEA).... Legu pli


Havano, dec 26 (RHK)- La inaŭguro de novaj hejmoj, renovigitaj prisanaj kaj edukaj instalaĵoj, kaj ankaŭ socialaj servoj estas inter la agoj, per kiuj Kubo memorigas la 64-an datrevenon de la triumfo de la Revolucio.... Legu pli


Havano, dec 24 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel atentigis, ke konstrui fortan loĝejan fondaĵon, kiu rezistas la ruinojn de ciklonoj, estas hodiaŭ prioritato por la lando.... Legu pli


up