Havano, mar 15 (RHK) La VIII-a kongreso de la komunista partio, kiu sesios inter la 16-a kaj 19-a de aprilo analizos gravajn temojn kiel la ekonomiajn kaj sociajn rezultojn atingitajn dum la antaŭa jarkvino, samkiel la antaŭvidoj por la venontaj jaroj kun la celo garantii la kontinuecon kaj nerenverseblon de socialismo kaj avanci en la ekonomia evoluo kaj la plibonigo de la vivkvalito de la loĝantaro en streĉa ligo kun la necesa formado de valoroj etikaj kaj politikaj en la civitaneco.... Legu pli


Havano, mar 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel memorigis la 64-an datrevenon de la okazintaĵoj de la 13-a de marto, kiam okazis la sturmo al la prezidenta palaco kaj kapto de la radiostacio Radio Reloj, komandita de José Antonio Echeverría.... Legu pli


Havano, mar 11 (RHK) La kuba Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Instrumentoj kaj Medicinaj Iloj(Cecmed, hispane), ekinspektas la klinikan provon fazo III de la vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19 Soberana 02.... Legu pli


Havano, mar 10 (RHK) Dum kunsido de la prezidento Miguel Díaz-Canel kun la sciencistoj kaj spertuloj ligitaj al la batalo kontraŭ la pandemio, oni konstatigis ke Kubo daŭre aplikas kurac-proceduron al konvaleskantoj de Kovim-19 kaj ties eblajn sekvojn, kun emfazo en infanoj kaj adoleskantoj.... Legu pli


Havano, mar 9 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, raportis ĉi-marde la forpason de du kubanoj pro la Covid-19 kaj nombron da 1041 novaj pozitivoj post analizo de 18 087 samploj en la tuta lando. La totalo de samploj analizitaj ĝis hodiaŭ estas 2 milionoj 558 mil 109.... Legu pli


Havano, mar 9 (RHK) Kiel pruvo de la celoj de Kubo por impulsi la genran egalecon, ĉi-lunde la 8-an de marto, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel aprobis per dekreto la Nacian Programon por Antaŭenigo de la Virinoj, kiu estis publikigita hodiaŭ en la Oficiala Gazeto nro. 14.... Legu pli


Havano, mar 8 (RHK) La direktorino pri esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), Dagmar García Rivera, informis ĉi-lunde ke komenciĝis la klinikaj provoj de la kuba vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19, Soberana 02.... Legu pli


Havano, mar 8 (RHK) Okaze de la Internacia Virina Tago, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis ĉi-lunde la landan sindevigon cele al konkero de ĉiuj virinaj rajtoj.... Legu pli


Havano, mar 8 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Internacian Virinan Tagon kun evidentaj sukcesoj kaj konscia pri la defioj ankoraŭ venkendaj fronte la la genra egaleco.... Legu pli


Havano, mar 5 (RHK) La estro de la konstanta komisiono por starigi kaj evoluigi la ekonomian ordigon, Marino Murillo Jorge, elstarigis ĉi-semajne la kreskantan interesiĝon pri laboro kaj pri la procezo de repreno de la konvertebla peso (CUC) en la kunteksto de Mon-ordigo.... Legu pli


Havano, mar 5 (RHK) La infana loĝantaro de Kubo havos la plej bonajn formulojn evoluigatajn nuntempe en la insulo de Soberana 01 kaj Soberana 02 por imunizado kontraŭ la Kovim-19, asertis la gvidantoj de tiuj vakcinaj esplorprojektoj.... Legu pli


Havano, mar 4 (RHK) Grupo da 44 010 volontuloj partoprenos ekde hodiaŭ en la fazo III de klinika provo de la vakcina kandidato kuba Soberana 02 kontraŭ la Kovim-19.... Legu pli


Havano, mar 3 (RHK) La ĝenerala direktoro de la Instituto Finlay, dro. Vicente Vérez raportis pri la evoluo de Soberana 02, unu el la vakcinaj kandidatoj evoluigitaj de la esploristoj de tiu ĉi centro, kune kun kelkaj institucioj, kiuj en la unuaj tagoj de marto devos komenci la fazon III de klinikaj provoj en 44 000 personoj en ok municipoj de Havano.... Legu pli


Havano, mar 3 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis novan kunsidon kun la grupo de fakuloj kaj sciencistoj, kiuj dum tuta jaro partoprenis rekte en la batalo kontraŭ la kronviruso.... Legu pli


Havano, mar 2 (RHK) La plenkunsidoj de la provincaj komitatoj de la partio efektiviĝos ĉi-ĵaŭde kiel antaŭaĵo de la VIII-a kongreso okazonta inter la 16-19-a de aprilo ĉi-jare.... Legu pli


up