
Foto: France24
Havano, mar 13 (RHK) Grupo de sciencistoj trovis molekulon de natura origino simila al Ozempic - medikamento uzata por trakti la tipon 2-diabeton kaj obezecon - kiam temas pri subpremado de apetito kaj malpliigo de korpa pezo, laŭ artikolo publikigita en la revuo Nature.
Aldone, bestotestado de esploristoj ĉe Stanford University School of Medicine (Usono) montris, ke ĝi funkciis sen iuj el la kromefikoj, kiel naŭzo, konstipado kaj grava perdo de muskola maso.
La molekulo estis nomita BRP, kaj ĝi agas per malsama, sed simila, metabola vojo kaj aktivigas malsamajn neŭronojn en la cerbo, kiu ŝajnas proponi pli celitan aliron por redukti korpan pezon.
Fonto: RT