Luksemburgio, jun 22 (RHK) La Kortumo de Eŭropa Unio (ĈJUE) decidis ĉi-marde, ke Venezuelo povas defii la grupon de sankcioj kontraŭ la eŭropa bloko.... Legu pli
Parizo, jun 22 (RHK) La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) detaligis la konsekvencojn de la usona blokado kontraŭ Kubo en ĝia sfero de kompetento, en raporto havebla hodiaŭ.... Legu pli
Parizo, jun 22 (RHK) La franca gazetaro hodiaŭ reliefigis la anoncon de Kubo, ke ĝia vakcina kandidato Abdala kontraŭ Kovim-19 havas efikecon de 92,28%, kaj agnoskis, ke la insulo havos la unuajn imunigilojn en Latin-Ameriko.... Legu pli
Havano, jun 22 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel vizitis ĉi-lunde vespere la Centron de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio por gratuli, nome de Kubo, la esploristojn, kiuj ene de 13 monatoj atingis mondan sukceson. «Ni iros pli antaŭen», asertis la unua sekretario de la komunista partio.... Legu pli
Havano, jun 21 (RHK) Noviga propono por fortigi kaj solidigi agrikulturajn kooperativojn estis taksita de la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kiel necesa por la produktado de manĝaĵoj en la lando, raportis la loka gazetaro.... Legu pli
Bruselo, jun 21 (RHK) Eŭropa Unio (EU) avertis, ke la blokado trudita de Usono al Kubo havas negativan efikon al siaj interesoj kaj ripetis sian malakcepton de la eksterteritorieco de tiu politiko, en raporto hodiaŭ havebla.... Legu pli
Havano, jun 20 (RHK) La vakcina kandidato de Instituto Finlay de Vakcinoj kontraŭ la viruso SARS-CoV-2, en siaj du dozoj, plenumas la postulojn de OMS esti deklarita vakcino. "Ĉi tiu estas la plej bona donaco por la Patra Tago," diris Díaz-Canel renkontiĝante kun reprezentantoj de la kreintoj.... Legu pli
Nov-Jorko, jun 19 (RHK) La Internacia Tago por Eliminado de Seksa Perforto en Konfliktoj estas celebrata la 19-an de junio ĉiujare kun la celo sentivigi kaj konsciigi la mondan loĝantaron pri la graveco fini seksan perforton dum konfliktoj, honori ties viktimojn kaj omaĝi ĉiujn homojn kaj organizojn, kiuj batalas ĉiutage por ekstermi ĉi tiujn krimojn.... Legu pli
Parizo, jun 18 (RHK) Kubanoj loĝantaj en Ĉeĥio kaj Nederlando hodiaŭ ratifis sian subtenon al la insulo antaŭ defioj kiel la blokado trudita de Usono kaj la batalo kontraŭ la pandemio Kovim-19.... Legu pli
Romo, jun 18 (RHK) La kvardek-dua periodo de la Konferenco de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (FAO) finiĝas hodiaŭ kun fokuso al pli efikaj, inkluzivaj kaj daŭrigeblaj agro-nutraj sistemoj.... Legu pli
Bayamo, jun 18 (RHK) Du monatojn post la 8-a Kongreso de la Komunista Partio, la Unua Sekretario de la Centra Komitato kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kune kun la membroj de la Sekretariato, faris laborvizitojn al la provincoj Guantánamo, Santiago de Kubo kaj Granma por interŝanĝi spertojn en la efektivigo de la sekva strategio de la aprobitaj ideoj, konceptoj kaj gvidlinioj.... Legu pli
Havano, jun 17 (RHK) La 14-a Kunveno de la Laborgrupo pri Migrado kaj Konsulaj Aferoj inter la Respubliko Kubo kaj la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj okazos virtuale ĉi-ĵaŭde.... Legu pli
Havano, jun 17 (RHK) La unua sekretario de la komunista partio kaj prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, agnoskis la rolon de universitatoj en la efektivigo de la registara administra sistemo bazita sur scienco kaj novigado, dum kunveno okazinta ĉi-lunde kun direktoroj, sciencistoj kaj fakuloj de la ministerio Supera Edukado.... Legu pli
Havano, jun 16 (RHK) La valideco de la parolado de Fidel Castro, konata kiel Vortoj al la Intelektuloj, hodiaŭ centras la debaton de kreintoj en Kubo ĉe la spaco Dialogi dialogi, dialoga spaco, organizita de la Asocio Hermanos Saíz (AHS).... Legu pli
Ĝenevo, jun 15 (RHK) La direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Gebreyesus, priskribis kiel nesufiĉa la donacon de la Grupo de la Sep farita por batali kontraŭ Kovim-19.... Legu pli