Havano, okt 1 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 73 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5670.... Legu pli


Havano, okt 1 (RHK) Post unumonata periodo de limigaj regulaĵoj por fortigi la fizikan kaj socian distanciĝon kaj eviti la propagadon de la epidemio, la aŭtoritatuloj de la ĉefurbo anoncis la restarigon de servoj, produktivaj agadoj kaj la lerneja kurso, sen preteratenti la disciplinon, la personan zorgadon, kaj respondecon individuan, familian, institucian kaj komunuman.... Legu pli


Havano, sep 30 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel elstarigis la elekton de la insulo por la ekzekutiva komitato de la tutamerika organizo pri sano (OPS) por mandato trijare kune kun Brazilo kaj Surinamo.... Legu pli


La tradicio, sono, ritmo kaj gustumo dde la kuba muziko elstaras en la listo de aspirantoj al la premioj Grammy Latinaj 2020, per nomumo de kvin grupoj de la insulo.... Legu pli


Moskvo, sep 30 (RHK) Rusio kaj Kubo fortigis sian kunlaboron pri energio, bankaj aferoj kaj sano, post renkontiĝo de la vicunua ministro, Ricardo Cabrisas, kun estraranoj de tiuj sferoj en tiu ĉi urbo, kie li kunsidas hodiaŭ kun diversaj entreprenistoj.... Legu pli


Havano, sep 30 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 66 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5597.... Legu pli


Havano, sep 29 (RHK) En la 75-a laborperiodo de la Ĝenerala Asembleo de UN, la kuba ĉefministro, Manuel Marrero parolis en la pintkunsido de estroj de ŝtato kaj registraroj pri financado de la Tagordo 2030 por daŭripova evoluigo en la erao de la Covid-19.... Legu pli


Ciego de Ávila, sep 29 (RHK) Nova turisma linio estis malfermita inter Kubo kaj Kanado per la alveno al la Internacia Flughaveno Ĝardenoj de la Reĝo de nova flugo de vojaĝantoj, ĉi-foje el la urbo Toronto. Tiamaniere jam estas du aerlinioj el tiu norda lando post la fermo trudita de la pandemio en la pasinta marto.... Legu pli


Moskvo, sep 29 (RHK) Moskvo daŭre defendos la veron pri la Dua MondMilito, asertis la rusa prezidento Vladimir Putin per mesaĝo sonregistrita por la ĉeestantoj de la VII-a forumo de la regionoj de Rusio kaj Belorusio, kiu efektiviĝas en Minsko per videokonferenco.... Legu pli


Havano, sep 29 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 48 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5531.... Legu pli


Romo, sep 28 (RHK) La papo Francisko ne akceptos venontsemajne la ŝtatsekretarion de Usono, Mike Pompeo, kiu vizitas Italion, ĉar tiu ago povus enmiksiĝi en la elekta kampanjo, sed ja koincidas kun la usonaj kritikoj pri proksimiĝo de Vatikano al Ĉinio.... Legu pli


Havano, sep 28 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 26 novajn kazojn pozitivajn kaj unu forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5483.... Legu pli


Havano, sep 28 (RHK) «Fidi je la nuntempo de nia lando estas la plej bona maniero konkeri la estontecon, kaj neniu, nek io ajn povos haltigi nin, ĉar la amo por Kubo puŝas nin kaj donas esperojn kaj optimismon meze de la plej kompleksaj kaj malfacilaj situacioj», esprimis la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, dum ordinara sesio de la ministra konsilantaro septembra.... Legu pli


Havano, sep 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis la formalan kandidatiĝon de la medicina laborbrigado internacia Henry Reeve al la Paca Nobelpremio.... Legu pli


Havano, sep 26 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel elstarigis hodiaŭ la validecon de la parolado de la historia gvidanto Fidel Castro en UN de antaŭ sesdek jaroj.... Legu pli


up