Moskvo, mar 19 (RHK) La rusa prezidento Vladimir Putin, invitis sian usonan homologon Joe Biden daŭrigi la diskutojn, sen enlinie kaj rekte, la 19-an aŭ 22-an de marto.... Legu pli
Havano, mar 19 (RHK) La ĵurnalisto kaj recenzisto Reinaldo Cedeño Pineda ricevis la Nacian Premion de Kultura Ĵurnalismo José Antonio Fernández de Castro 2021, aŭspiciita de la Ministerio de Kulturo.... Legu pli
Havano, mar 19 (RHK) La Centro por Kontrolo Ŝtata de Medikamentoj, Instrumentoj kaj Medicinaj Aparatoj (Cecmed, hispane), aprobis la duan klinikan provon fazo III en la insulo por Abdala, alia el la kubaj vakcinaj kandidatoj dediĉitaj al prevento de la Kovim-19; kaj samtempe, la entreprena grupo de la industrioj bioteknologia kaj farmacia de Kubo (BiocubaFarma) sciigis per Tvitero, ke ses produktlinioj en kelkaj entreprenoj de tiu grupo laboras en la fabrikado de la vakcinoj, kaj plej malfrue, en aŭgusto ĉi-jare ĝi havos la dozojn bezonatajn por imunizi la tutan kuban loĝantaron.... Legu pli
Parizo, mar 18 (RHK) La Nacia Kunordiganto de Kubanoj Rezidantaj en Francio, informis pri la agadoj preparataj por partopreni la 27-an de marto en la monda karavano kontraŭ la usona sieĝo, kiun ili rifuzas.... Legu pli
Havano, mar 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel retaksis falsaj la akuzojn pri supozata enmiksiĝo de la insulo en la pasintaj elektoj de Usono.... Legu pli
Post sesmonata sezono maltipa, la nacia matĉo de basbalo alvenas al la fina etapo, kiun partoprenos la venkintaj teamoj Matanzas kaj Granma, ĉefrolantoj en neeldonita ludo.... Legu pli
Bonaero, mar 17 (RHK) Argentino avertas pri la “rigardo koloniisma de Britio” rilate al la insuloj Malvinas kaj ties “ĉeesto mallegitima” en tiu zono, kio minacas la tutan regionon.... Legu pli
Havano, mar 17 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum ĉiusemajna kunsido kun spertuloj ligitaj al la batalo kontraŭ la Kovim-19, elstarigis la rolon de la sciencistoj kaj esploristoj, kaj instigis ilin daŭre kontribui kaj trovi solvojn.... Legu pli
Havano, mar 16 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel renkontiĝis kun elstaraj artistoj kaj membroj de la kuba unuiĝo de artistoj kaj verkistoj (Uneac), gvidantoj de la ministerio de kulturo kaj la komunista partio por trakti la evoluon de la interkonsentoj de la IX-a kongreso de la Uneac.... Legu pli
La internacia instituto de ĵurnalismo José Martí inaŭguris sian Virtualan Klasĉambron, kiu kontribuos al daŭra specialiĝo de ĵurnalistoj kubaj kaj eksterlandaj.... Legu pli
Havano, mar 15 (RHK) Kubaj aŭtoritatuloj de publika sano elstarigis ĉi-lunde la pozitivan evoluon de la unua semajno de la klinikaj provoj de Soberana 02 en Havano.... Legu pli
Havano, mar 15 (RHK) La VIII-a kongreso de la komunista partio, kiu sesios inter la 16-a kaj 19-a de aprilo analizos gravajn temojn kiel la ekonomiajn kaj sociajn rezultojn atingitajn dum la antaŭa jarkvino, samkiel la antaŭvidoj por la venontaj jaroj kun la celo garantii la kontinuecon kaj nerenverseblon de socialismo kaj avanci en la ekonomia evoluo kaj la plibonigo de la vivkvalito de la loĝantaro en streĉa ligo kun la necesa formado de valoroj etikaj kaj politikaj en la civitaneco.... Legu pli
Havano, mar 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel memorigis la 64-an datrevenon de la okazintaĵoj de la 13-a de marto, kiam okazis la sturmo al la prezidenta palaco kaj kapto de la radiostacio Radio Reloj, komandita de José Antonio Echeverría.... Legu pli
La algo-arbaroj, la maraj herboj, marĉoj kaj manglejoj estas unu el la plej grandaj karbon-deponejoj devenantaj el la atmosfero kaj la oceano; ili esencas por malrapidigi la tutgloban varmiĝon, sed ties degradiĝo povus liberigi milojn de milionoj da tunoj de CO2 kaj aliaj gasoj forcej-efektaj se oni ne investas en ties konservado, avertas raporto de la organizo de UN por edukado, scienco kaj kulturo (Unesko).... Legu pli
Pekino, mar 11 (RHK) Ĉinio konfirmis la unuan kunsidon altnivelan inter siaj diplomatiestroj kaj tiuj de Usono en Alasko, kio estos la unua kontakto de ambaŭ registaroj dum la administracio de Joe Biden.... Legu pli